Starovičky verŝajne fondis loĝantoj el proksima Starovice, pri kio eblas juĝi el ĝia nomo. La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1239.
Dum liberigado de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1945 la 16-an de aprilo okazis proksime de la municipo batalo de rusa tanko kontraŭ kvarobla superforto. La rusa T-34 neniigis tri malamikajn tankojn kaj unu kanonon. En la batalon poste aktiviĝis alfortoj el ambaŭ flankoj. Post eble 30-minuta batalo germanoj retiriĝis al Hustopeče.