Startu.net

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La emblemo de Startu.net[rompita ligilo].

Startu.net estis retportalo, kiu kunigis novaĵojn el diversaj gravaj retpaĝaroj esperantlingvaj.

Startu.net kolektis novaĵojn de Ĝangalo, Raporto.info, Libera Folio kaj Le Monde diplomatique en Esperanto, aperigas novajn diskuttemojn de soc.culture.esperanto, menciis la novajn erojn de la Esperanto Radio Arkivo, kolektis la tekstojn de pluraj blogoj de Esperantistoj kaj havis ligilojn al pluraj utilaj esperantlingvaj retpaĝaroj, interalie ĝi enhavis ligilon al la Jabber-babilejo [1][rompita ligilo].

La portalo estis kreita de Insy kun helpo de Martin Minich.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]