Henniez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Henniez (stacidomo).
Henniez
Blazono de Henniez
Blazono de Henniez
Blazono de Henniez
Henniez
Henniez
Henniez
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 557542 / 176963 (mapo)46.74256.8830555555556Koordinatoj: 46° 45′ N, 6° 53′ O; CH1903: 557542 / 176963 (mapo)
Nombro de loĝantoj 263
Areo 2,63 km²
Alteco 484 m super marnivelo
Poŝtkodo 1525
Komunumkodo 5819
Mapo de Henniez
Mapo de Henniez
Mapo de Henniez
vdr

Henniez estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 263 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Henniez situas en la Svisa Mezlando ĉe la sudorienta bordo de la rivero Brojo, proksimume 10 kilometrojn sudsudokcidente de la distriktĉefurbo Payerne. La komunumo konsistas el la vilaĝo Henniez kaj la setlejoj Le Replan, Station de Henniez kaj Anciens Bains de Henniez.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,61 km², de kiuj 24,1% estas kovritaj de arbaro, 56,3% servas por agrikulturo kaj 15,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Henniez limas en nordo kaj en sudo al la komunumo Valbroye, en oriento al Villarzel, kaj en okcidento al Villeneuve (FR).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Henniez pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Ĝenevo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 8 kilometrojn norde apud Estavayer-le-Lac. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Laŭzano.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La plej konata entrepreno en Henniez estas la mineralfonto Sources Minérales Henniez SA, kiu en la jaro 2007 estis akirita de Nestlé kaj kunigita kun ties propra entrepreno Nestlé Waters (Suisse) SA. La mineralakvo de Henniez estas la plej vendata mineralakvo en Svislando. La mineralakvofonto de Henniez estis konata en la romia epoko kaj uzita sub la berna regado.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Henniez datiĝas el la jaro 1380 kiel Ennyt. La mineralakva fonto, kiu estis forte konektita kun la sorto de Henniez, jam estis malkovrita dum romia epoko. Dum mezepoko Henniez estis episkopa subvoktejo de Lucens. Dum la berna regado de 1536 ĝis 1798 ĝi estis regita de berna vokto. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝi fariĝis parto de la Distrikto Moudon, kiu en la jaro 2006 estis integrita al la Distrikto Brojo-Vully.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]