Saltu al enhavo

Statistika oficejo de Danio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statistika oficejo de Danio
Danmarks Statistik
ŝtata statistika instituto Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1850 vd
Geografia situo 55° 42′ 38″ N, 12° 33′ 48″ O (mapo)55.71052777777812.563277777778Koordinatoj: 55° 42′ 38″ N, 12° 33′ 48″ O (mapo)
Lando(j) Danio vd
Sidejo Kopenhago
Statistika oficejo de Danio (Hovedstaden)
Statistika oficejo de Danio (Hovedstaden)
DEC
Map
Statistika oficejo de Danio
Lingvoj

dana lingvovd

Retejo Oficiala retejo
Jura formo dana registara organizaĵo
vdr

La Statistika oficejo de Danio - dane simple nomata Danmarks Statistik, do "statistikoj de Danio" - estas dana registara organizaĵo sub la Ministerio pri Ciferecaj Aferoj (dane Digitaliseringsministeriet), raportante al la Ministro pri Ciferecaj Aferoj. Ĝi havas sian centran sidejon en Kopenhago. La organizaĵo respondecas pri kreado de statistikoj pri la dana socio, inkluzive de dungadaj statistikoj, komerca bilanco kaj demografio.

la centra enirejo

La Statistika oficejo multe dependas de publikaj registroj por statistika produktado, kun aparta emfazo de la Centra persona registro por populaciaj statistikoj. Ĝi amplekse kunlaboras kun Eurostat, la centra statistika agentejo de la Eŭropa Unio.

La elektronika datumbazo de la statistika oficejo (Statbank.dk) estas havebla en la danaangla lingvoj al ĉiu uzanto. Ĝi enhavas preskaŭ ĉiujn interne produktitajn statistikojn, kiuj povas esti prezentitaj kiel tabeloj, diagramoj aŭ mapoj, kaj povas esti eksportitaj al aliaj programoj por plia analizo. Kiam novaj ĝeneralaj statistikoj estas publikigitaj en la bulteno "Novaĵoj de Danmarks Statistik", la samaj datumoj estas samtempe publikigitaj en pli detala formato per la datumbazo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

{{}}