Statuo de Juri Gagarin (Greenwich)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Juri Gagarin
statuo [+]

LandoBritio
SituoLondono
- koordinatoj51° 28′ 36″ N, 0° 0′ 2″ U (mapo)51.4767651-0.00065100000000484Koordinatoj: 51° 28′ 36″ N, 0° 0′ 2″ U (mapo)

Estiĝo2011

Statuo de Juri Gagarin (Granda Londono)
Statuo de Juri Gagarin (Granda Londono)
DEC
Statuo de Juri Gagarin
Statuo de Juri Gagarin

Map
Statuo de Juri Gagarin
Vikimedia Komunejo:  Statue of Yuri Gagarin, London [+]
vdr
La Statuo de Juri Gagarin ĉe la Reĝa Observatorio (Greenwich).

La Statuo de Juri Gagarin en Greenwich, Londono, estas zinka statuo kiu montras la kosmonaŭton Gagarin vestantan kosmoveston kaj stare surpinto de globo. Tiu figuro estis origine senvualigata en la 14a de julio 2011 je provizora loko en the Mall, ĉe la Admiralitata Arko kaj antaŭ la statuo de la kapitano James Cook.[1] Poste ĝi estis translokigita al la Reĝa Observatorio, Greenwich, je loko antaŭ la lino de la Unua Meridiano, kaj estis senvualita en la nova loko en la 7a de marto 2013.[2][3] Estis nesukcesa propono translokigi ĝin al Manĉestro.[4]

La 3,5 m alta statuo estas kopio de originalo de Anatoli Vovikov en Luberci, kie Gagarin trejiniĝis kiel fandista laboristo.[2][5] La statuo estis donaco al la British Council el la rusia kosmagentejo Roskosmos kiel parto de kelkaj kulturaj eventoj rememoraj de la 50a jariĝo de la unua homportnta kosmoflugo. La origina loko de la statuo estis elektita kie Gagarin unuafoje renkontiĝis kun la ĉefministro Harold MacMillan.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Yuri Gagarin Statue Unveiled On The Mall", Londonist, 14a de Julio 2011. Kontrolita 17a de januaro 2014.
  2. 2,0 2,1 Kennedy, Maev, "Yuri Gagarin statue to take up residence at Royal Observatory", The Guardian, 3a de Oktobro 2012. Kontrolita 17a de januaro 2014.
  3. "Gagarin Monument Moved from London's Mall to Greenwich", RIA Novosti, 7a de marto 2013. Kontrolita 13a de Aprilo 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-04-14. Alirita 2016-02-17.
  4. "Manchester bid to give Yuri Gagarin statue a home", BBC News, 3a de oktobro 2011. Kontrolita 17a de Januaro 2014.
  5. Kennedy, Maev, "Yuri Gagarin statue unveiled in London", The Guardian, 14a de Julio 2011. Kontrolita 17a de Januaro 2014.
  6. Amos, Jonathan, "Gagarin statue unveiled in London", BBC News, 14a de Julio 2011. Kontrolita 17a de Januaro 2014.

51° 28′ 38″ Nordo 0° 00′ 08″ Okcidento / 51.47731 °N, 0.002345 °U / 51.47731; -0.002345 (mapo)