Statuo de Kristo Savinto (Rio de Janeiro)
Statuo de Kristo Savinto | ||
---|---|---|
![]() ![]() ![]() | ||
Lando | Brazilo | |
Regiono | Rio-de-Ĵanejrio | |
Situo | Rio-de-Ĵanejro | |
- alteco | 709 m [+] | |
- koordinatoj | 22° 57′ 7″ S, 43° 12′ 38″ U (mapo)-22.951915648887-43.210464122788Koordinatoj: 22° 57′ 7″ S, 43° 12′ 38″ U (mapo) | |
Larĝo | 28 km (17 mi) | |
Alteco | 30 m kun la piedo 38 m | |
![]() |
||
Statuo de Kristo Savinto | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||

Statuo de Kristo Savinto (portugale Cristo Redentor) estas statuo sur monteto Corcovado elstaranta super la brazila urbo Rio-de-Ĵanejro.
Tiun ĉi statuon lasis en la jaro 1921 mendi arkidiocezo en Rio de Janeiro. La statuo estas alta 39,6 m kaj ĝi pezas 1145 tunojn. Ĝi estas laboraĵo de la franca skulptisto Maximilien Paul Landowski (1875-1961) [1]. Solene ĝi estis senvualigita la 12-an de oktobro 1931 kiel monumento de la brazila sendependeco de Portugalio, proklamita en la jaro 1822.
En julio de 2007 ĝi estis envicigita en novepokan liston de novaj sep mirindaĵoj de la mondo.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Paul-Maximilien Landowski (1875-1961) (* Parizo, en la 4-a de Junio 1875 - Boulogne-Billancourt, en la 27-a de Marto 1961), estis monumenta poldevena franca skulptisto kaj unu el la konstruintoj de la Statuo de Kristo Savinto en Rio-de-Ĵanejro.