Statuo de sankta Patriko (Dolní Lutyně)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de sankta Patriko

Statuo de sankta Patriko en Dolní Lutyně situas ĉe la preĝejo de sankta Johano Baptisto. Kun la statuo de sankta Patriko en Karviná tiuj estas nuraj du statuoj de sankta Patriko en la Ĉeĥa respubliko kaj Silezio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La statuo estis fondita en la jaro 1749 pro la pieco de Niklas Taaffe, grafo de Carlingfort, kiu venis al Silezio en 1740 pro la persekutado de katolikoj en Irlando. Niklas Taaffe fariĝis posedanto de la bieno Dolní Lutyně.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La statuo estas farita el sabloŝtono, kaj bildigas la figuron de sanktulo en la kazublo de episkopo tenante la episkopan bastonon en sia dekstra mano kaj lia maldekstra estas sur lia koro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]