Statuto de Romo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Stato pri la akcepto de la statuto en la diversaj landoj. Verde: ŝtatoj, kiuj ratifis la statuton; flave, ŝtatoj kiuj subskribis, sed ne ratifis la statuton.

Statuto de Romo (angle: Rome Statute of the International Criminal Court) estas traktato de juro internacia, kiu estas aŭtoritata fonto por la agadoj de la Internacia Puna Kortumo situanta en Hago. La traktato ekvalidis la 1an de julio 2002. La traktato estas subskribita de 154 ŝtatoj, devigitaj de la Viena Konvencio sindeteni de "agoj kontraŭaj al la celo kaj enhavo de la Konvencio" kondiĉe ke ili subskribis ĝin.

En novembro 2019, 123 landoj ratifis ĝin kaj tiel fariĝis membroj de la Konvencio.

Principoj[redakti | redakti fonton]

La diversaj artikoloj de la traktato determinas la povojn de la Internacia Krima Kortumo kaj difinas kiuj estas la agoj juĝotaj antaŭ ĝi kiel krimoj. Ĉi tiuj inkluzivas kvar specojn:

  1. Genocidaj krimoj - kun la intenco damaĝi aŭ mortigi grupon laŭ ĝia etna, religia, naciarasa aparteno.
  2. Krimoj kontraŭ la homaro - sistema agreso kontraŭ la civila loĝantaro . Sub ĉi tiu rubriko estas multaj deliktoj, inkluzive: seksperforto, rasapartismo kaj malsato.
  3. Militkrimoj - krimoj faritaj en la kadro de la naciaj kaj internaciaj perfortaj konfliktoj. Sub ĉi tiu rubriko estas menciitaj krimoj kiel: intenca damaĝo al civiluloj, senigo de la rajtoj de militkaptitoj kaj prenado de ostaĝoj.
  4. La krimo de agreso.

La unuaj tri specoj de krimoj estis detaligitaj kaj klarigitaj en la originala traktato, sed nur en 2010 speciala komitato kunvenis en Kampalo kaj difinis la jenajn agojn kiel agreso:

  • Invado de alia lando
  • Bombardado de alian landon
  • Blokado de havenoj aŭ strandoj de alia lando
  • Ataki alian landon per maro, aero aŭ tero
  • Malobservo de batalhaltoj
  • Uzo de neregulaj armetrupoj kontraŭ alia lando
  • Permesante al alia lando uzi la teritorion de la lando por ataki trian landon.

Diversaj proponoj por pligrandigi la traktadajn areojn de la traktato atendas pliaj decidoj. Ekzemple, Meksiko proponis difini la uzon de nukleaj armiloj kiel militan krimon kaj ankaŭ la minacon de uzado de tiaj armiloj, kaj kelkaj landoj proponis aldoni narkotrafikon al la listo de krimoj en la traktato.

La jurisdikcio de la Kortumo rilatas al la internaciaj krimoj listigitaj en la Roma Statuto, kiuj estis faritaj post la dato en kiu la traktato ekvalidis (la 1-an de julio 2002), kaj kiuj apartenas al unu el la jenaj tri kategorioj: [1]

(1) La krimo estis farita sur la teritorio de ŝtato kiu estas partio al la traktato de Romo aŭ de civitano de tiu ŝtato. 

(2) La krimo estis farita sur la teritorio de ŝtato aŭ de civitano de ŝtato, ne membro de la Roma traktato, kiu prezentis al la kortumo deklaron laŭ la sekcio 12 (3) de la Roma statuto, kiu donas la kortumo ad hoc jurisdikcio pri kazo aŭ dato, inkluzive la krimon. Tia deklaro estis ricevita en la tribunalo per Ebura Bordo, post kiu enketo estis malfermita. La Palestina Aŭtoritato provis registri tian deklaron en 2009.

(3) La krimo estis farita en kazo aljuĝita al la Kortumo de la Sekureca Konsilio de UN en decido laŭ ĉapitro 7 de la Ĉarto de UN (kiu rajtigas la Sekurecan Konsilion trudi al landoj la necesajn rimedojn por antaŭenigi internaciajn pacon kaj stabilecon). Ĝis nun la sekureca konsilio registris du kortumkazojn laŭ ĉapitro 7 de la Ĉarto de UN: Sudano por genocido kaj militkrimoj supozeble faritaj en la darfura regiono (2005), kaj Libio por krimoj supozeble faritaj de la reĝimo de Muamar Kadafi dum la revolucia ondo de la araba printempo (2011)) .

Ratifiko[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2017, 123 landoj ratifis la traktato, inkluzive ĉiujn sudamerikajn landojn kaj preskaŭ ĉiujn eŭropajn landojn, Oceanion kaj ĉirkaŭ duonon de la afrikaj landoj. Pliaj 31 landoj subskribis la traktaton sed ne ratifis ĝin. Kvar el la subskribintoj de la traktato - Israelo, Sudano, Usono kaj Rusio - informis la ĝeneralan sekretarion de UN, ke ili ne plu intencas agi por ratifi la traktaton kaj ne plu konsideras sin ligitaj per ĝiaj dispozicioj. 41 ŝtatoĵ eĉ ne subskribis ĝin kaj eĉ ne anoncis sian sindediĉon al ĝiaj direktivoj, inkluzive de Ĉinio kaj Barato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. בית המשפט הפלילי הבינלאומי - סמכויות שיפוט, מאמר לימוד, אתר עלמ"ה - עמותה לקידום המשפט הבינלאומי ההומניטרי (http://www.alma-ihl.org.il/edu-eds/icc-jurisdiction)