Statuto de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Statuto de UEA estas la baza regularo de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi estas registrita ĉe notario. La pli profunda jura bazo de UEA estas la nederlanda konstitucio kaj la nederlandaj leĝoj; aliflanke UEA havas ankaŭ aliajn regularojn pri specifaj temoj.

Jura fundamento[redakti | redakti fonton]

UEA ekzistas kaj ekzistis laŭ la leĝoj de tiu lando, en kiu ĝi havas sian sidejon. Grava estas tiusence la konstitucio, kiu establas la rajton fondi asociojn; detalojn pri tio oni trovas kutime en la ĝenerala leĝokodo civila.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua statuto de UEA, en 1908, ankoraŭ nomiĝis regularo. Novajn regularojn aŭ statutojn UEA ricevis interalie en 1920, 1934, 1948, 1955, 1980 kaj 2016.

Regularoj kaj statutoj ĝis 1920[redakti | redakti fonton]

Ĝis la unua mondmilito UEA plurfoje ŝanĝis sian statuton.

Celoj en 1908[redakti | redakti fonton]

La provizora regularo aperinta en la revuo Esperanto (12-a de majo 1908) fiksis la celon kaj du gvidliniojn:

1. Sub la nomo UEA estis fondita Asocio, kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvanoj kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj.
2. La sola lingvo oficiala de la UEA estas la lingvo Esperanto, tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika vortaro. Konsekvence la UEA neniel enmiksiĝos en lingvaj diskutoj.
3. La UEA estas absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco.[1]
Komparo kun celoj de naciaj Esperanto-asocioj[redakti | redakti fonton]

En Francio en 1898 fondiĝis "Société pour la propagation de l'Espéranto", kiu en 1903 ŝanĝis sian nomon al Societo Franca por la Propagando de Esperanto. Laŭ la nomo ĝia kerna celo estis la propagando de Esperanto - celo kiu ne enestas en la UEA-regularo de 1908, kie troviĝas nur la helpo al aplikado kaj la membrara solidareco.

En Germanio en 1906 fondiĝis Germanlingva Esperantista Societo (GES); la "sola celo de la GES laŭ la statuto estas diskonigo de la int[ernacia] helplingvo E[speranto] laŭ la Fundamento (...)[2]. En 1933 la celo de GEA (nova nomo ekde 1909) "fariĝis 'diskonigo kaj utiligo' de Esperanto"[3].

Statuto de 1920[redakti | redakti fonton]

Eduard Stettler ellaboris tiun ĉi statuton, kiu forigis kelkan sovaĝan kreskumon de la antaŭmilita periodo kaj enkondukis la dividon inter Komitato kaj Komisiono (Estraro).

Celoj en 1920[redakti | redakti fonton]

La statuto de 1920 difinas la celojn kaj principojn jene[4]:

" I. Celoj kaj principoj
1. Sub la nomo Universala Esperanto-Asocio ekzistas asocio, fondita en 1908, kiu celas:
  • Disvastigi la uzadon de la internacia helplingvo Esperanto;
  • Plifaciligi la ĉiuspecajn moralajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sen diferenco pri raso, nacieco, religio aŭ lingvo;
  • Krei internaciajn servojn uzeblaj de ĉiuj homoj, kies intelektaj aŭ materiaj interesoj celas trans la limoj de ilia genta aŭ lingva teritorio;
  • Kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvigi ĉe ili la komprenon kaj estimon por fremdaj popoloj.
2. UEA estas neŭtrala rilate al religio, nacieco aŭ politiko. En ĝi viroj kaj virinoj estas egalrajtaj kaj elekteblaj al ĉiuj oficoj.
3. La oficiala lingvo de UEA estas la Zamenhofa Lingvo Esperanto, tia kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika verkaro. (...)"
Ŝanĝoj de 1908 al 1920[redakti | redakti fonton]

Kompare kun la "regularo" de 1908 estis pluraj ŝanĝoj (oni konsciu, ke estis kelkaj pliaj statuto-versioj inter 1908 kaj 1920). El tiuj estis unu esenca aldono:

  • Disvastigi la uzadon de Esperanto.

Enmetiĝis la punkto:

  • krei servojn (sed tion UEA praktike jam faris ekde la eldono de la unua jarlibro en 1908)

Krome estis multaj etaj ŝanĝoj de formulado, interalie:

  • Disigo en du punktojn, ŝanĝo: plifaciligo/plifaciligi la rilatojn kaj kreo/kreskigi senton de solidareco
  • Aldono: ĉiuspecaj moralaj kaj materiaj rilatoj
  • Aldono: "sen diferenco pri raso, nacieco, religio aŭ lingvo"
  • Aldono: disvolvigi ĉe la membroj la komprenon kaj estimon por fremdaj popoloj
  • Aldono: viroj kaj virinoj egalrajtaj
  • Pluraj aliformuladoj: diverslingvanoj > homoj; fortika ligilo de solidareco > fortika sento de solidareco; absolute neŭtrala > neŭtrala; la lingvo Esperanto > la Zamenhofa Lingvo Esperanto; k.a.

Statuto de 1934[redakti | redakti fonton]

Bildoj de la tuta statuto de 1934 troviĝas en la Vikimedia komunejo.

La statuton de 1934[5] ellaboris ĉefe Eduard Stettler, UEA-flanke, kaj Cecil Charles Goldsmith, flanke de la naciaj societoj. Ĝi validis ankaŭ por la Ĝeneva UEA ekde 1936.

Pro la integrigo de la Landaj Asocioj, ili ricevis multe da influo. La Komitato konsistis el "Komitatanoj, elektitaj de tiuj Landaj Asocioj kiuj aligis siajn membrojn", "Komitatanoj, elektitaj de la Ĉefdelegitoj kaj Delegitoj, en la ceteraj landoj" (kune po unu Komitatano, por ĉiu kvincento aŭ komencita kvincento da membroj)), kaj "Komitatanoj, elektitaj de la supraj Komitatanoj" (ĝis triono de sia propra nombro; art. 36). La literojn A, B, C la statuto ankoraŭ ne konis, sed la sistemo estis simila kiel la hodiaŭa (intertempe la influo de la Individuaj Membroj malkreskis - aktuale ili havas po unu komitatanon por ĉiu milo da membroj, ĉ. 5 komitatanojn kompare kun kvindeko por la Landaj Asocioj[6]).

Laŭ art. 42 ekzistu "Konsilantaro de la Esperanto-movado", kiu dum la UK-oj kunsidas "por esplori la staton de la movado" ktp. Ĝi konsistu el la komitatanoj, direktoroj, redaktoroj, ĉefdelegitoj, honoraj membroj kaj aliaj grupoj. Tamen tiu konsilantaro ne realiĝis.

Unuafoje UEA respondecis pri la Universalaj Kongresoj, kaj unuafoje ili do nun aperas en la statuto (art. 43-46). La preskriboj estas sufiĉe detalaj.

La statuto parolas pri "unu aŭ pluraj Direktoroj kaj Vicdirektoroj", kiu(j) estras la Centran Oficejon (art. 47). Art: 48:

"Se estas du Direktoroj, tiam unu havas la titolon:
Direktoro de la Internaj Aferoj, kaj la alia la titolon: Direktoro de la Eksteraj Aferoj.
La unua funkcias kiel sekretario de la Komitato, la alia kiel sekretario de la Konsilantaro kaj estas ĝenerala sekretario de la Universalaj Kongresoj."

Internaj aferoj estis i.a. la membroadministrado, la Jarlibro kaj la rilatoj kun la delegitoj; eksteraj i.a. la internacia propagando de la lingvo kaj la okazigo de la Universalaj Kongresoj.

En la praktiko tio ne multe gravis, ĉar nur mallonge UEA havis dum tiu ĉi statuto (aprilo-aŭgusto 1934) du direktorojn. Hans Jakob, la "interna" direktoro, demisiis dum la UK 1934.

Celoj en 1934[redakti | redakti fonton]

La statuto de 1934 difinas la celojn jene[7]:

" I. Celoj kaj principoj
1. Sub la nomo Universala Esperanto-Asocio ekzistas asocio, fondita en 1908, kiu celas:
  • disvastigi la uzadon de la internacia helplingvo Esperanto;
  • plifaciligi la ĉiuspecajn moralajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sen diferenco pri raso, nacieco, religio aŭ lingvo;
  • krei internaciajn servojn uzeblajn de ĉiuj homoj, kies intelektaj aŭ materiaj interesoj celas trans la limoj de ilia genta aŭ lingva teritorio;
  • kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvigi ĉe ili la komprenon kaj estimon por fremdaj popoloj.
2. Laŭ la interkonsento de la 25a Universala Kongreso de Köln, la 4an de Aŭgusto 1933, Universala Esperanto Asocio [tiel!] estas la tutmonda organizaĵo esperantista por atingi la ĝeneralan disvastiĝon de la lingvo Esperanto.
Ĝi reprezentas la internacian movadon, fiksas ĝiajn taskojn kaj gvidas la rilatajn laborojn;
ĝi zorgas pri la reciproka informado kaj kunagado de la esperanto-societoj, organizas la Universalajn Kongresojn kaj aranĝas teknikojn konferencojn.
3. La oficiala lingvo de UEA estas la Zamenhofa Lingvo Esperanto, tia kia ĝi estas difinita per sia fundamento kaj per sia literatura kaj teknika verkaro.
4. UEA estas neŭtrala rilate al religio, nacieco, politiko kaj sociaj demandoj. En ĝi viroj kaj virinoj estas egalrajtaj kaj elekteblaj al ĉiuj oficoj.
5. La sidejo de UEA troviĝas ĉe ĝia Centra Oficejo, en Genève, Svislando. (...)"
Ŝanĝoj de 1920 al 1934[redakti | redakti fonton]

Kompare kun la statuto de 1920 la tuta unua paragrafo restis senŝanĝa. Enŝoviĝis dua paragrafo, laŭ kiu UEA estas nun "la tutmonda organizaĵo esperantista por

  • atingi la ĝeneralan disvastiĝon de la lingvo Esperanto".
  • Ĝi reprezentas la internacian movadon, fiksas la taskojn, gvidas la laborojn (...)

La postaj paragrafoj (antaŭe 2. kaj 3.) pri neŭtraleco kaj lingvo interŝanĝis la sinsekvon. Enŝoviĝis pri lingvo la difino per la fundamento kaj pri neŭtraleco la sociaj demandoj.

Statuto de IEL 1937[redakti | redakti fonton]

Post la fondiĝo de IEL en septembro 1936 daŭris ankoraŭ ĝis antaŭ la kongreso en 1937, ĝis estis prezentita statuto. Ĝi estis ŝanĝita en 1940. Tipa por tiu statuto estis ke nur la Landaj Asocioj sendis reprezentantojn en la Komitaton, ne la individuaj membroj.

IEL enkondukis Ĝeneralan Regularon por detalaj aferoj. Tiun regularon oni povis ŝanĝi pli facile.

Statuto de 1948[redakti | redakti fonton]

Nur en 1948 UEA prezentis la reformitan statuton, kiu fakte estis ŝanĝita jam en 1947 pro la kunfandiĝo. Temas ĉefe pri la IEL-statuto kun modifoj laŭ postuloj de Hans Jakob.

Celoj en 1948[redakti | redakti fonton]

La statuto de 1948 difinas la celojn jene[8]:

" 3. Celoj.   Ĝiaj celoj estas:
  • disvastigi la uzadon de la internacia helplingvo Esperanto;
  • plifaciligi la ĉiuspecajn moralajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sen diferenco pri raso, nacieco, religio aŭ lingvo;
  • kreskigi inter ĝiaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvigi ĉe ili la komprenon kaj estimon por fremdaj popoloj;
  • zorgi pri la kunagado de Esperantistaj organizaĵoj;
  • krei internaciajn servojn uzeblajn de ĉiuj homoj, kies intelektaj aŭ materiaj interesoj celas trans la limojn de ilia genta aŭ lingva teritorio;
  • okazigi la Universalajn Esperanto-Kongresojn kaj aliajn kongresojn kaj konferencojn."
Ŝanĝoj de 1934 al 1948[redakti | redakti fonton]

Kompare kun la statuto de 1934 foriĝis la mencio, ke UEA estas "la tutmonda organizaĵo esperantista por atingi la ĝeneralan disvastiĝon de la lingvo Esperanto". Ankaŭ mankas nun la informo, ke UEA "reprezentas la internacian movadon, fiksas ĝiajn taskojn kaj gvidas la rilatajn laborojn" - taskoj devenantaj el la Interkonsento de Kolonjo. En 1948 ja okazis nova komenco post la antaŭaj kvereloj, ankoraŭ nur kun parto de la antaŭaj landaj asocioj.

Krome ŝanĝiĝis malmulto: Estas nun iomete alia sinsekvo, kelkloke alia vortumo (ekz. esperanto-societoj > Esperantistaj organizaĵoj) kaj gramatiko (trans la limoj > trans la limojn).

Statuto de 1955[redakti | redakti fonton]

Necesis du ĝeneralaj voĉdonoj ĝis tiu ĉi statuto, ellaborita ĉefe de Ivo Lapenna, estis akceptita.

Celoj en 1955/56[redakti | redakti fonton]

Antaŭrimarko: En la jarlibro 1959 enestas statuto kun la noto "reviziita en decembro 1956"; supozeble temas pri la dato de la fina ĝenerala voĉdono pri statuto formulita en 1955/56. En ĝi tekstas pri celoj[9]:

" 3. Celoj.   Ĝiaj celoj estas:
  • a. disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto;
  • b. plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sen diferenco pri nacieco, raso, religio, politiko aŭ lingvo;
Ĝi provas atingi tiujn ĉi celojn per jenaj agadoj:
  • (i) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvigi ĉe ili la komprenon kaj estimon por fremdaj popoloj;
  • (ii) zorgi pri la kunagado de Esperantistaj organizaĵoj;
  • (iii) krei internaciajn servojn uzeblajn de ĉiuj homoj, kies intelektaj aŭ materiaj interesoj celas trans la limojn de ilia genta aŭ lingva teritorio;
  • (iv) okazigi la Universalajn Esperanto-Kongresojn kaj aliajn kongresojn kaj konferencojn;
  • (v) apliki aliajn jure permesitajn rimedojn, kiuj alproksimigas la celojn de la Asocio.
Por la plenumo de siaj celoj la Asocio rajtas akcepti aŭ akiri propraĵojn kaj povas elekti kuratorojn por daŭre posedi tiujn laŭ kondiĉoj difinitaj de la Komitato."
Ŝanĝoj de 1948 al 1955/56[redakti | redakti fonton]
  • Formulado: internacia helplingvo > Internacia Lingvo; moralaj > spiritaj
  • Aldono de "politiko" ĉe la rilatoj
  • Disigo de celoj kaj agadoj (por atingi la celojn); enmetiĝis enkonduka frazo por tio
  • Aldono de ĝenerala formulo pri pliaj rimedoj en (v)
  • Aldono de punkto pri propraĵoj

Statuto de 1980[redakti | redakti fonton]

La statuto de 1980 validis ĝis 2016.

Celoj ekde 1980[redakti | redakti fonton]

La celoj laŭ tiu statuto estis:

  • "(a) disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto;
  • (b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;
  • (c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;
  • (ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj."[10]

Rimedoj ekde 1980[redakti | redakti fonton]

"Por atingi siajn celojn, la Asocio laboras per kunordigo de la diversaj Esperanto-asocioj, studoj kaj esploroj, publikigo de libroj kaj aliaj eldonaĵoj, informa agado, servoj al la parolantoj de Esperanto, okazigo de kongresoj kaj konferencoj, kunlaboro kun aliaj similcelaj asocioj kaj apliko de aliaj jure permesitaj rimedoj, kiuj proksimigas la celojn de la Asocio."

Ŝanĝoj de 1955/56 al 1980[redakti | redakti fonton]

Kompare kun la statuto de 1955/56 ŝanĝiĝis interalie:

  • Formulado: sen diferenco > malgraŭ diferencoj; fremdaj popoloj > aliaj popoloj
  • Enmeto de alineo pri "la solvo de la lingva problemo" kaj la faciligo de la internacia komunikado. En la statutoj de 1948 kaj 1955/56 ne estis tia alineo; en tiu de 1934 troviĝis la difino, ke UEA estas "la tutmonda organizaĵo esperantista por atingi la ĝeneralan disvastiĝon de la lingvo Esperanto".
  • Enmeto de la nocio sekso en la alineon pri la plifaciligo de rilatoj
  • Gramatiko: disvolvigi > disvolvi
  • La alineo pri sento de solidareco el la parto agadoj ŝoviĝis al Celoj. La parto pri agadoj nomiĝas nun Rimedoj. Ili iom aliformuliĝis, sed restis la temoj de kunagado (nun: kunordigo) de Esperanto-organizaĵoj (nun: Esperanto-asocioj), de servoj kaj de kongresoj.

Statuto de 2016[redakti | redakti fonton]

Al la aktuala statuto en sia retejo, UEA aldonis la sekvajn indikojn: "La Statuto de Universala Esperanto-Asocio estas akceptita per Ĝenerala Voĉdono en la 15-a de decembro 2016 kaj registrita per notaria akto de la 17-a de marto 2017."

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enciklopedio de Esperanto, artikolo pri UEA
  2. Enciklopedio de Esperanto, 1933/79, artikolo pri Germanujo, p. 189
  3. Enciklopedio de Esperanto, 1933/79, artikolo pri Germanujo, p. 193
  4. Jarlibro de UEA 1921, p. 37
  5. Teksto de la statuto: Universala Esperanto-Asocio: Statuto, Ĝenevo 1934. Rete ĉe la ligiloj listigitaj sube ĉe Dokumentoj
  6. Laŭ la jarlibro 2010 de UEA, p. 16 - 19, estis en la komitato oficanta ĝis julio 2010 entute 54 A-komitatanoj por la Landaj Asocioj, 8 A-komitatanoj por fakaj kaj junulara asocioj, 5 B-komitatanoj por la Individuaj Membroj kaj 12 C-membroj alelektitaj de la aliaj komitatanoj.
  7. Statuto de UEA 1934, p.3 ; teksta versio
  8. Statuto de UEA aŭg. 1948, unua paĝo, el la jarlibro de UEA, 1948, dua parto, p. 25
  9. Jarlibro 1959, Unua parto, Rotterdam (UEA), 1959, p. 143
  10. UEA-Statuto. Arkivita el la originalo je 2013-06-12. Alirita 2019-06-28.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Dokumentoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]