Statuto de Westminster 1931

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Statuto de Westminster, 1931 estas Leĝo de la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando kaj separataj versioj el ĝi estas nune internaj leĝoj en Aŭstralio kaj Kanado; ĝi estis nuligita en Novzelando kaj ŝanĝita per postaj leĝoj en iamaj teritorioj de la Komunumo de Nacioj. Aprobita la 11an de Decembro 1931, tiu leĝo, ĉu tuj aŭ post ratifo, efektive kaj establis la laŭleĝa sendependo de mem-regantaj Dominionj de la Brita Imperio el la Unuiĝinta Reĝlando kaj ligis ilin ĉiujn por serĉi komunan aprobon por ŝanĝoj en la monarkiaj titoloj kaj en la komuna linio de sukcedo. Tio estus statuta enkorpigo de la principoj de egaleco kaj komuna fideleco al la Krono kiel proklamita en la Deklaro Balfour de 1926.

Nuntempe ofte la Statuto de Westminster estas konsiderata dokumento kiu garantis la tutan sendependecon de iamaj Dominioj. Tio ne estas tute vera, ĉar garantii la suverenecon kaj egalecan statuson kun la Unuiĝinta Reĝlando ne signifis posta eliro de la Dominoj el la Imperio, aŭ eĉ la rompo de la Imperio. La Dominioj kaj la UR restas komuna civitaneco kaj kohera eksterlandaj, militaj kaj (malpli etende) ekonomiaj kaj fiskaj politikoj. Tamen, tiu Statuto, almenaŭ laŭleĝe, serioze malfortigis la unuecon de la Imperio kaj ludis gravan rolon kiel leĝa kadro por de facto sendependiĝo en la fakta rompo de la Imperio post la Dua Mondmilito.

La gravo de la Statuto de Westminster nuntempe estas ke ĝi fiksis la bazon por la kontinua rilaro inter la komunumaj dominioj kaj la Krono.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mackinlay, Andrew. Early day motion 895: Morganatic Marriage and the Statute of Westminster 1931. Queen's Printer (10a de Marto 2005). Alirita 5a de novembro 2011.