Stay (kanto de The Kid Laroi kaj Justin Bieber)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stay
E-titolo Restu
Artistoj the Kid Laroi
Justin Bieber
Albumo F*ck Love 3: Over You
Tipo unuopaĵo
Publikigo 9-a de julio, 2021
Ĝenro Pop-muziko

sinteza popularmuzikopop-repopop-rokmuzikonova ondo

Longo 2:21
Firmao Grade A, Columbia
Tekstisto Charlton Howard, Justin Bieber, Magnus Høiberg, Charlie Puth, Omer Fedi, Blake Slatkin, Michael Mule, Isaac De Boni, Subhaan Rahmaan
Produktisto Cashmere Cat, Charlie Puth, Omer Fedi, Blake Slatkin
vdr

Stay (ofte en majuskla skribo; esperante "Restu") estas kanto de la aŭstralia kantisto The Kid Laroi kaj de la kanada kantisto Justin Bieber. Ĝi estis publikigita pere de Grade A Productions kaj Columbia Records la 9-an de julio 2021 kiel la antaŭira unuopaĵo de la miksalbumo de Laroi F*ck Love 3: Over You. Produktis la kanton Cashmere Cat, Charlie Puth, Omer Fedi, kaj Blake Slatkin. La teksto estis verkita de la kantantoj kaj produktantoj kun FnZ (Finatik kaj Zac) kaj Haan. Ĝi estis la dua kunlaboraĵo de Laroi kaj Bieber post "Unstable", kanto de la sesa albumo de Bieber, Justice.

"Stay" atingis la unuan lokon de Billboard Global 200 kaj la furorlistoj de 23 landoj, interalie Aŭstralio, Barato, Germanujo, Kanado, Nederlando, Norvegujo, Novzelando, Sud-Koreujo, Svedujo, kaj Usono. Ĝi estis la unua unualoka kanto en Usono de Laroi kaj la oka de Bieber. Ĉe la Muzikpremioj de ARIA 2021, ĝi gajnis kiel plej bona pop-muzikaĵo kaj Laroi kaj Bieber gajnis kiel plej bona artisto.[1]

Fono[redakti | redakti fonton]

Laroi havis la kanton proksimume jaron antaŭ ĝia publikigo. Li kreis ĝin en la domo de produktisto Blake Slatkin dum amika vizito kun produktistoj Charlie Puth kaj Omer Fedi. Puth ludis ĝin per klavaro nur por amuzo, sed ĝi plaĉis al Laroi, kiu volis registri ĝin per la muzikprodukta programo Pro Tools por fari kanton. Li opiniis, ke "tio estis verŝajne la plej natura maniero fari kanton, kiun mi iam ajn faris - iam ajn". Laroi pensis, ke Bieber "sonus perfekte", do li poste iris al la registrejo de Bieber; ili finis registri la kanton, kvankam Bieber hezitis, ĉu lia kantado sonas bone aŭ ne.[2] Scooter Braun, la manaĝero de Bieber de la komenco de lia kariero, ankaŭ iĝis la manaĝero de Laroi de la 3-a de junio ĝis la 27-a de septembro de 2021.[3]

Muziko kaj teksto[redakti | redakti fonton]

"Stay" estas rapida populara, sintez-populara, pop-repa, pop-roka, nov-onda, kaj pop-punka kanto kunuzante pian-klavaron, pezajn drumojn, kaj "disŝprucajn" sintezilaĵojn.[4][5][6][7][8] La suprenimpeta klavara ripetaĵo, farita per sintezilo Roland Juno-60 apartenanta al Slatkin, funkcias kiel la vertebraro de la kanto kaj post iom iĝas la refrena melodio.[9][10] Sur ripeta melodiĉelo, Laroi kaj Bieber alternas kapan kaj brustan voĉon je malgranda sesono.[11] Iuj kritikistoj trovis similojn kun la muziko de la sesa albumo de Bieber, Justice (2021). Justin Curto, de Vulture, komparis la sonon de la kanto al la unuopaĵo de Justice titolita "Hold On" kaj la albumeroj "Die for You" kaj "Somebody".[12][13] Chris DeVille, de Stereogum, priskribis ĝin "post-SoundCloud-a pop-repo kiel elŝaumanta Justice-stila 80-jardeka pop-muziko".[14]

La "korkrevpelata" teksto de "Stay" esprimas la toksan konduton de Laroi en rakonto pri malfeliĉa amrilato kie li kulpas.[15][16] En la refreno li unue kantas pri siaj rompitaj promesoj, poste petegas ke lia kunulino restu kun li: "Mi faras la saman aferon pri kiu mi diris, ke mi neniam faros / Mi diris al vi ke mi ŝanĝiĝos, eĉ kiam mi sciis ke mi neniam povos."[11][16][17] La strofo de Bieber eĥas similajn sentojn dum li kantegas, ke li ne povas vivi sen la amatino: "Kiam mi estas for de vi, mankas via tuŝo / Vi estas la kialo ke mi kredas je amo."[7][17][18] La kanto kulminas kiam la voĉoj de Laroi kaj Bieber kunkantas la lastan refrenon.[19]

Kantofilmeto[redakti | redakti fonton]

La oficiala muzikvideo de "Stay", direktita de Colin Tilley, estis publikigita samtempe kun la kanto la 9-an de julio de 2021.[17][19] Ĝi montras Laroi kaj Bieber dancantajn en urbo, kie tempo ĉesis flui kaj ĉiuj aliaj homoj estas senmovigitaj.[13]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kelly, Vivienne (20-an de oktobro, 2021) ARIA Awards nominees revealed: Amy Shark & Genesis Owusu lead the charge. The Music Network. Arkivita el la originalo je 20 October 2021. Alirita 24 October 2021.
  2. . The Kid LAROI talks new single 'Stay' with Justin Bieber and shares update on debut album (9-a de julio, 2021). Alirita 9-a de julio 2021.
  3. . The Kid LAROI joins Scooter Braun Projects' management roster (4 June 2021). Alirita 1 July 2021.
  4. Langford, Jackson. It's July, But The Kid LAROI & Justin Bieber's 'Stay' Is Your Song of the Summer. MTV Australia (9-an de julio 2021). Alirita 10-an de julio 2021.
  5. . The Kid Laroi and Justin Bieber Finally Kicked BTS From Billboard's Top Slot (19 August 2021). Alirita 21 August 2021.
  6. . 10 Hip Hop Tracks That Should Appear on the Triple J Hottest 100. The Brag Media (29-an de decembro, 2021). Alirita 3-an de januaro, 2022.
  7. 7,0 7,1 . Best New Music This Week: Vince Staples, Snoh Aalegra, Post Malone, and More (9-an de julio, 2021). Alirita 10-an de julio, 2021.
  8. The Kid Laroi and Justin Bieber's Bouncy Plea, and 14 More New Songs. The New York Times (9-an de julio, 2021). Alirita 10-an de julio, 2021.
  9. . The Kid Laroi Situation Is Escalating Rapidly (19-an de julio, 2021). Alirita 16-an de aŭgusto, 2021.
  10. Shafer, Ellise. Hitmaker of the Month: Blake Slatkin on Creating Chart-Topping Records With the Kid Laroi, Lil Nas X and 24kGoldn. Variety (29-a de septembro 2021). Alirita 12-a de novembro 2021.
  11. 11,0 11,1 The Honest Guy's bittersweet summertime ode, and 4 more songs you need to hear this week. Canadian Broadcasting Corporation (14-an de julio 2021). Alirita 15-an de julio 2021.
  12. . The Kid Laroi Is a Pop Chameleon (16-an de aŭgusto, 2021). Alirita 16-an de aŭgusto, 2021.
  13. 13,0 13,1 . The Kid Laroi and Justin Bieber Stay Collaborating on New Song 'Stay' (9-an de julio, 2021). Alirita 10-an de julio, 2021.
  14. . How Italian Rockers Måneskin's Terrible Four Seasons Cover From 2017 Took Over Spotify (12-an de julio 2021). Alirita 18-an de julio 2021.
  15. . The Kid LAROI & Justin Bieber Have A Summer Smash With 'Stay' (9-an de julio, 2021). Alirita 10-an de julio, 2021.
  16. 16,0 16,1 . The Kid Laroi And Justin Bieber Beg For Their Lovers To 'Stay' Despite Their Repeated Mistakes (9-an de julio de 2021). Alirita 10-an de julio 2021.
  17. 17,0 17,1 17,2 Long, Danielle. The Kid LAROI and Justin Bieber beg their lover to 'Stay' with new song. ABC Audio (9-an de julio 2021). Alirita 10-an de julio 2021.
  18. Mamo, Heran (9-an de julio 2021). “The Kid LAROI & Justin Bieber Release 'Stay' Single & Video: Watch”, Billboard. Alirita 10-an de julio 2021.. 
  19. 19,0 19,1 Zemler, Emily. Hear Justin Bieber Join the Kid Laroi on New Single 'Stay'. Rolling Stone (9-an de julio 2021). Alirita 10-an de julio 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]