Steckborn (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Steckborn
Blazono de la distrikto Steckborn
Turmhof en Steckborn
distrikto de Svisio
Mapo de la distrikto Steckborn
Kantono Turgovio
Ĉefloko Steckborn
Geografia situo CH1903: 716018 / 280700 (mapo)47.6666666666678.9833333333333Koordinatoj: 47° 40′ N, 8° 59′ O; CH1903: 716018 / 280700 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 17846
Areo 132,9 km²
Loĝantardenseco 134,28 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2007
vdr

Distrikto Steckborn estas iama distrikto de Kantono Turgovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto kovris la okicdentan parton de la montoĉeno Seerücken kaj la sudan bordon de la Suba Bodenlago. Ĝi havis areon de 132,9 km² kaj nombris 17846 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. La ĉefloko de la distrikto estis la historia urbeto Steckborn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ trovaĵoj ekzemple en Eschenz sur la teritorio de la iama distrikto jam en la 4-a jarmilo antaŭ Kristo ekzistis prahistoriaj surfostaj setlejoj de la junŝtonepoko kaj bronzepoko. Dum la romia ekpoko la regiono akiris signifon, kiam de la 1-a jarcento ĝis la 3-a jarcento laŭlonge de la bordo de Bodenlago pasis la Limeso, kiu en tiu-ĉi regiono ĉefe konsistis el fortikaĵoj kaj kasteloj. En mezepoko la regiono apartenis al la Grafejo Turgovio, kiu estis kerna parto de la Duklando Ŝvabio. En la jaro 1460 la Grafejo Turgovio estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo, sub kies servuto la tuta Turgovio restis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Kun la fondo de la nova Kantono Turgovio en la jaro 1803 estis ankaŭ kreita la hodiaŭa distrikto Steckborn. En la distrikto Steckborn Louis Bonaparte, la frato de Napoleono la 1-a trovis azilon. Lia filo Charles Louis Napoléon Bonaparte, kiu poste fariĝis konata kiel Napoleono la 3-a pasigis ĉi tie en Kastelo Arenenberg sian junecon kaj servis kiel oficiro en la svisa armeo, akirinte en la jaro 1832 la turgovian kaj tiel la svisa civitanecon.

La distrikto estis malfondita la kun efiko de la 31-a de decembro 2010 surbaze de la nova leĝo pri la komunumoj de Kantono Turgovio, kaj la komunumoj de la iama distrikto atribuitaj al la restantaj distriktoj de Turgovio.

Komunumoj de la distrikto Steckborn[redakti | redakti fonton]

Al la distrikto Steckborn apartens ĝis ĝia malfondo la 31-a de decembro 2010 la sekvantaj dek-kvin komunumoj:

Blazono Nomo Loĝantoj
(Dec 2007)
Areo
in km²
Komunuma n-ro
Berlingen 812 4.0 4801
Eschenz 1619 12.0 4806
Herdern 922 13.7 4811
Homburg 1433 24.1 4816
Hüttwilen 1416 17.6 4821
Mammern 585 5.5 4826
Müllheim 2496 8.7 4831
Pfyn 1898 13.0 4841
Raperswilen 397 7.7 4846
Salenstein 1244 6.6 4851
Steckborn 3435 8.8 4864
Wagenhausen 1589 11.2 4871
Totale 15 17'846 132.9 2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]