Steenbrugge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Situo de la kvartalo Steenbrugge (La bildo montras nur la parton en Assebroek, ĝi ankaŭ etendiĝas pli suden, en Oostkamp kaj Sint-Michiels).

Steenbrugge estas loĝkvartalo en la sudo de Assebroek, parto de la belga urbo Bruĝo. Parto de Steenbrugge troviĝas sur la teritorio de alia bruĝa kvartalo Sint-Michiels kaj de la komunumo Oostkamp.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nuna Steenbrugge en plej fruaj dokumentoj estas menciita kiel Odegem kaj Otinghem (1038). En 1275 la nomo Steenbrugge unuafoje aperas, sed nur ĉirkaŭ 1800 la malnova nomo Odegem forgesiĝis. Steenbrugge (ŝtona ponto) memorigas la cleene Steenbrugghe (malgranda ŝtona ponto) super la rivereto Sint-Trudoledeke kaj la groote Steene brugghe (granda ŝtona ponto) super la Reie, rivero kiu iĝis la nuna kanalo de Gento al Bruĝo. Ambaŭ pontoj jam estas menciitaj en la 13-a jarcento.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la prahistorio la ĉirkaŭaĵo de Steenbrugge estis loĝata. Okaze de konstrulaboroj en 1890 estis trovitaj objektoj el neolitiko (malfrua ŝtonepoko), ekzemple silikaj hakiloj.

En 1149 la inaj membroj de la bruĝa Eekhout-Abatejo en Steenbrugge fondis la Sankta Trudo-monaĥinejon. Post rabadoj en 1579 kaj 1580 ili denove ekloĝis en Bruĝo. Ilia farmbieno daŭre ekzistas.

La teritorio de Steenbrugge egalas al la samnoma paroĥo situanta sur la teritorio de la iamaj komunumoj Assebroek kaj Sint-Michiels (nun ambaŭ parto de Bruĝo) kaj Oostkamp.

En 1875 pastro Filip Pollet aĉetis terenon en Steenbrugge kaj tie konstruigis preĝejon kaj lernejon. Estis lia deziro krei paroĥon, sed la episkopo rifuzis tion. Monaĥinoj administris la lernejon kaj en 1879 benediktanaj monaĥoj fondis la Sankta Petro-abatejon (Sint-Pietersabdij). La monaĥeja preĝejo fakte funkciis kiel paroĥa preĝejo por la ĉirkaŭaĵo, sed nur in 1955 Steenbrugge oficiale iĝis paroĥo.

Biero[redakti | redakti fonton]

Steenbrugge (blond).JPG

Inter 1914 en 1943 la abatejo posedis bierfarejon. Dum la dua mondmilito la kupraj ujoj estis konfiskataj kaj la bierfarado ĉesis. En 1958 la biermarkon Steenbrugge reaktivigis la bruĝa kooperativa bierfarejo Du Lac. Post malapero de tiu bierfarejo la Steenbrugge-biero estas produktita de pluraj bierfarejoj, i.a. 't Hamerken, De Gouden Boom kaj fine de Palm.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]