Stefan Aleksander Okrzeja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Aleksander Okrzeja
Persona informo
Stefan Aleksander Okrzeja
Naskiĝo 3-an de aprilo 1886 (1886-04-03)
en Dębe Wielkie, Mińsk County
Morto 21-an de julio 1905 (1905-07-21) (19-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pendumo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Kongresa Pollando vd
Partio Pola Partio Socialista vd
Familio
Gefratoj Stefan Stanisław Okrzeja vd
Profesio
Alia nomo Witold vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Stefan Okrzeja antaŭ 1905

Stefan Aleksander Okrzeja [STEfan alekSANder okŜEja] ps. "Witold", "Ernest" (naskiĝis la 3-an de aprilo 1886 en la vilaĝo Dębe Wielkie, mortis la 21-an de julio 1905 en Varsovio) estis laboristo, membro de Pola Partio Socialista (PPS) kaj de la Batalorganizo de PPS, socialisma kaj porsendependeca aktivulo. Kaptita de la polico dum atako al polica distrikto en Praga. La ago estis parto de atenco kontraŭ la ĉefo de polico Karl Nolken. Okrzeja estis kondamnita al morto kaj pendumita sur la deklivoj de la Varsovia Citadelo. Post la morto li fariĝis simbolo de revoluciaj kaj sendependecaj luktoj.

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Stefan Okrzeja naskiĝis en la familio de Walenty Okrzeja, 26-jara vojgardisto, kaj 20-jara Helena Cieślińska (mortis en 1949[1]), en la vilaĝo Dębe Wielkie en Mazovio (hodiaŭ la Distrikto Miński, Mazovia provinco).

Baldaŭ post lia naskiĝo la liaj gepatroj transloĝiĝis al Varsovio. Ili ekloĝis en Praga ĉe la strato Wołowa 30. En la aĝo de 10 jaroj Okrzeja eklernis en duklasa urba lernejo, en kiu li diplomiĝis kun distingo. Poste li frekventis kromlecionojn kaj sekretajn kursojn. Pro la malfacilaj financaj kondiĉoj de la gepatroj li devis eklabori. Li pentris florojn sur emajlaj ujoj en la emajlejo "Labor" en Praga. Post konflikto kun la mastro li ŝanĝis la laborejon kaj fariĝis seruristo en la emajlejo "Wulkan" ĉe la strato Namiestnikowska.

Verŝajne en 1904 li fariĝis membro de la praga distrikto de Pola Partio Socialista (PPS), alprenante la pseŭdonimon "Witold". Li estis varbita al PPS de, inter aliaj, Józef Elżanowski, instruisto-direktoro de la gimnazio de Praga[2]. Tiutempe li frekventis edukajn rondojn. La politikajn kursojn gvidis Józef Kwiatek, Antoni Brzozowski, la kursojn pri naturo – Wiesław Malinowski, kaj pri historio – Jan Cynarski . En siaj memoraĵoj Jan Cynarski indikis Okrzeja kiel la plej elstaran lernanton[3].

Laŭ la iniciato de Bolesław Berger "Kuroka", Okrzeja fariĝis ankaŭ membro de la kovkreataj batalgrupoj de PPS – Batalrondoj de Laborista Memdefendo, nomataj ankaŭ la "teknikaj taĉmentoj", kies tasko estis distribui alvokojn, liveri konspirajn gazetojn al fabrikoj, organizi malgrandajn manifestaciojn, bati per bastonojn tro ĝenajn spionojn[4].

Defendo de Marcin Kasprzak[redakti | redakti fonton]

La 2-an de aŭgusto 1904 la Varsovia Laborista Komitato de PPS ekagis por defendi la arestiton Marcin Kasprzak. La 3-an de aŭgusto 1904 okazis manifestacio de PPS sur la strato Aleje Ujazdowskie. Stefan Okrzeja levis ruĝan standardon kun la surskribo "For al la milittribunaloj – PPS". La atendanta apude polico atakis kaj dispelis la manifestaciantojn. Okrzeja sukcesis ruli la standardon kaj eskapi. Li fariĝis membro de la Varsovia Laborista Komitato de Pola Partio Socialista.

La 28-an de oktobro 1904 li partoprenis amasan kontraŭmilitan manifestacion en Leszno, kiel standardisto estranta sian grupon. La manifestacio estis ege brutale dispelita de la polico kaj armeo. Okrzeja estis severe batita kaj vundita. Ĉi tiu evento instigis la organizadon de armita manifestacio.

En la Varsovia konferenco de PPS kun partopreno de cent delegitoj (nomata "la konferenco de la cento") sub la gvidado de Józef Kwiatek, Wacław Jankowski kaj Wacław Komorowski, oni decidis respondi al la atakoj de la carisma polico per armiloj. La armilojn (38 revolverojn) kontrabandis el eksterlando Walery Sławek, unu el la ontaj gvidantoj de la Konspir-Batala Organizo de PPS[5].

Sur la placo Grzybowski[redakti | redakti fonton]

La 13-an de novembro 1904 okazis la unua, de 1863, armita konflikto kontraŭ trupoj de la armeo de Rusia Imperio sur la placo Grzybowski en Varsovio. La organiza kerno de la manifestacio, kunvokita de Pola Partio Socialista, estis grupo de ĉirkaŭ 60 membroj de de batalgrupoj de PPS de Bolesław Berger, el kiuj dekkelko havis armilojn. Multaj miloj da homoj venis al la manifestacio. Post kiam la homamaso forlasis la preĝejon, standardisto Stefan Okrzeja levis standardon kun la vortoj "PPS. For al milito kaj carismo! Vivu la Libera Pola Popolo!". Kiam la polico proksimiĝis al la flago, Okrzeja kaj la aliaj pafis, kio kaŭzis interpafadon. En la konfuzo, la batalantoj sukcesis marŝi al la strato Świętokrzyska, sekve al Marszałkowska, kaj eskapis de la postkuro[6].

En februaro 1905, kune kun Bronisław Żukowski, laŭ ordono de Bolesław Bereger "Kuroki", li devis atenci la ĝeneral-guberniestron de Varsovio Miĥail Ĉertkov. La atako estis okazonta ĉe la Viena Stacidomo, kiam Ĉertkov estis forveturonta al eksterlanda kuracado. Tamen la ago ne okazis – la guberniestro ne forveturis pro malsano[7]. Kelkajn tagojn poste, kune kun Żukowski, li estis elektita de Aleksander Prystor "Katajama" por organizi la unuajn strukturojn de la Konspira-Batala Organizo de PPS. Du batalgrupoj formiĝis. La grupo gvidata de Bronisław Żukowski "Harakiri" elektita el la distriktoj "Wolska", "Jerozolimska", "Mokotowska" kaj "Dolna" konsistis el sep homoj. En la trupo de Okrzeja "Ernest", elektita el la distriktoj "Praga" kaj "Powązki", troviĝis Stanisław Zieliński "Sewer", Kazimierz Dobrowolski "Kazik", Szloma Eksztajn "Chłop" kaj NN[7]. Post organizado de la grupoj, ĝiaj membroj retiriĝis tute de la agitado kaj komencis trejnadon per armiloj.

La unua batala ago de la trupo de Okrzeja, laŭ ordono de la Centra Laborista Komitato, estis la atenco kontraŭ policisto Ŝarap en la fabriko "Labor". La atako estis malsukcesa. Malgraŭ la fakto, ke "Kazik" kaj "Sewer" pafis el la kelkpaŝa distanco, kaj Sharap estis pafita en la tempion – li travivis[8]. La sekva celo de la trupo estis generalo Novosilcov. Tamen malgraŭ multaj embuskoj fare de Okrzeja pri sur Agrykola, oni ne sukcesis renkonti lin.

Atenco al la policestro Nolcken[redakti | redakti fonton]

Tabula instalita sur muro de la Varsovia Citadelo, tuj malantaŭ la restaĵoj de la pendumilo, sur kiu antaŭ la sendependiĝo de Pollando pereis batalantoj por nacia liberiĝo kaj sociaj ŝanĝoj. La tabulo omaĝas elstarajn aktivulojn por sendependeco kaj la laborista movado, ekzekutitajn en la Citadelo dum la revolucio de 1905-1907: Marcin Kasprzak, Stefan Okrzeja, Henryk Baron, Stanisław Krawczyk kaj Józef Mirecki

La plej grava kaj lasta batala ago de Stefan Okrzeja estis partopreno en fama atako kontraŭ la policestro kolonelo barono Karl Nolcken, malamata de la loĝantaro de Varsovio. La 26-an de marto 1905 trupo de Batalorganizo de PPS disiĝis en du grupojn. Tiu sub la komando de Okrzeja devis ĵeti bombon sur la 7-an polican distrikton en Praga (str. Wileńska 9) por venigi Nolcken al la loko de la atako. La dua grupo sub la komando de Bronisław Żukowski kaj Aleksander Prystor devis ataki Nolcken. La plano estis sensukcesa – la policestro sidanta en kaleŝo mane rebatis la bombon ĵetitan de batalanto. Rezulte de la eksplodo li estis grave vundita, sed travivis.

Okrzeja, tamen, ne havinte sperton, ĵetis bombon sur la polican distrikton de tro proksima distanco, pro kio li mem estis vundita kaj duonsvenigita. Rezulte li perdis la orientiĝon kaj iris en korton anstataŭ en pordegon. Atakita de distriktopolicisto, Okrzeja ĉirkaŭpafadis kaj mortigis la policiston. Kaptita, li estis batata ĝis senkonsciiĝo[9].

Kondamnita al morto[redakti | redakti fonton]

Okrzeja estis malliberigita en la 10-a Pavilono de la Varsovia Citadelo[10]. Post la aresto de Okrzeja, laboristaj manifestacioj okazis por lia defendo. La 13-an de junio 1905 Stefan Okrzeja prezentiĝis antaŭ la Milita Distrikta Tribunalo en Varsovio. En tiu tago Pola Socialista Partio alvokis al ĝenerala striko en Varsovio. Okrzeja estis akuzita pri:

  • laparteno al sekreta societo, kiu havis eksplodaĵojn kaj celis per perforto renversi la ordon en la rusa ŝtato kaj disigi de la Imperio la Polan Reĝlandon – kiu konsistigis ĝian integran parton;
  • post interkonsento kun Pola Partio Socialista, ricevinte de ĝi bombon, revolveron kaj ponardon, kiel membro de tiu partio li ĵetis bombon en la oficejon de la 12-a polica distrikto kaj intence vundis tri policistojn kaj du laboristojn troviĝantajn tie;
  • per revolvera pafo li faris mortigan vundon al Czepielewicz, kiu volis aresti lin[11].

Laŭ peto de la patrino, la advokato de Okrzeja estis konata advokato, Stanisław Patek.

La 23-an de junio 1905 li estis kondamnita al senigo de rajtoj kaj al mortpuno per pendumo. Samtempe la tribunalo turnis sin al varsovia general-guberniestro Konstantin Maksimoviĉ petante pri malseverigo de la puno. La peto estis malakceptita. La puno estis efektivigita la 21-an de julio 1905 sur la deklivoj de la Citadelo[10]. La ekzekutito estis entombigita en nekonata loko[12].

Familio[redakti | redakti fonton]

Stefan havis sep gefratojn: tri fratinojn kaj kvar fratojn. La nomon Stefan ricevis ankaŭ al lia frato Stefan Stanisław, naskita en 1907, leŭtenanta piloto, kiu mortis en septembro 1939.

Frato Władysław (1897-1919) mortis en la aĝo de 22 jaroj kiel plotona substandardisto en la pola-soveta milito; frato Michał (1899-1942), laboristo, batalis kiel soldato en septembro 1939, kaj estis grave vundita en la batalo de Garwolin kaj mortis en hospitalo. Frato Wacław (1891-1955) en la aĝo de 17 jaroj estis arestita de la carisma polico kaj ekzilita, li revenis al Pollando. Fratinoj estis: Kazimiera Mieszczanek (1888-1976), Marta Czarniecka (1895-1976) kaj Jadwiga Strzelbiecka (1904-1996) – aktivulino de PPS en la 1990-aj jaroj, membro de la Supera Konsilio de PPS.

La patro de Okrzeja, kiel fervojisto, estis evakuita profunde en Rusion en 1914 post la eksplodo de la unua mondmilito kaj mortis tie baldaŭ. La patrino de Okrzeja mortis la 10-an de novembro 1949 en Varsovio.

Omaĝo[redakti | redakti fonton]

Poŝtkarto omaĝe al Okrzeja

Okrzeja eniris la panteonon de naciaj herooj ankoraŭ dum la revolucio de 1905. La tagon 21-a de julio 1906, kiu estis sabato, oni proklamis la "Tago de Okrzeja". En la unua datreveno de lia ekzekuto, la varsovia laborista komitato de PPS publikigis la alvokon "Al ĉiuj varsoviaj laboristoj", per kiu ĝi alvokis partoprenon en la datrevenaj solenaĵoj. La distriktaj PPS-organizoj okazigis dudek kelkajn laboristajn asembleojn en Varsovio. Similaj festoj okazis la 5-an de novembro 1916, kiam Tomasz Arciszewski kaj Norbert Barlicki parolis ĉe la Citadelo.

Tiutempe Okrzeja jam estis heroo de popolaj baladoj kantataj en Praga.

En Dua Pola Respubliko[redakti | redakti fonton]

De 1925 la nomon de Okrzeja havis la distrikta organizo de PPS en Praga. Kiel rememoris ĝia aktivulo Bronisław Lipiński:

Citaĵo
 En la datreveno de la morto la Distrikto metis florkronon kun rubando en la ekzekutejo sur la deklivo de la Citadelo. Oni farbis la nomŝildojn de la strato Brukowa, kaj instalis la nomon de sia patrono. La duan tagon laŭ polica ordono oni zorge forviŝis la nomon de Okrzeja kaj restarigis la antaŭan, konforman al la volo de la Urba Konsilio. La konsilio ne akceptis la postulon de la konsilianoj de PPS pri ŝanĝo de la nomo[13]

En 1930 prezidanto Ignacy Mościcki postmorte premiis Okrzeja per la triaklasa Ordeno de Renaskiĝo de Pollando por elstara, ofera laboro por la Sendependeco en la vicoj de la Batalorganizo de Pola Partio Socialista kaj la 19-an de decembro 1930 per la Kruco de Sendependeco kun Glavoj[14]. En la sama jaro oni inaŭguris memortabulon ĉe la strato Czerwonego Krzyża (la sidejo de la fervojista sindikato) en Varsovio. La tabulon malkovris Tomasz Arciszewski. Sur ĝi oni skribis:

Citaĵo
 Stefan Okrzeja – la Filo de la laborista Popolo – Gloro kaj honoro de PPS – Brava laboristo por la afero de la proletaro – Kuraĝa soldato de la revolucio oferis sian junan vivon batalante por Socialismo kaj Sendependeco – Ekzekutita la 21-an de julio 1905[15]

Dum la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La tombo de Helena Okrzeja, fraŭline Cieślińska – la patrino de Stefan Aleksander Okrzeja - PPS-batalanto, kaj aviadisto Stefan Stanisław Okrzeja, ĉe la Milita Tombejo Powązki en Varsovio

Dum la germana okupacio en Pollando lian nomon havis inter aliaj la 3-a Bataliono de la Batalorganizo de PPS, kiu batalis en Wola dum la Varsovia Ribelo (ekzistis tie ankaŭ barikado nomata Stefan Okrzeja), kreita dum la Varsovia Ribelo 28-a Infanteria Divizio de la Enlanda Armeo kaj la 1-a Bataliono de rezerva infanteria regimento "Restauracja" de la 106-a Infanteria Divizio de la Enlanda Armeo komandata de subleŭtenanto Apoloniusz Józefowicz.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pogrzeb Heleny Okrzeji Arkivigite je 2020-08-04 per la retarkivo Wayback Machine. „Nowiny Rzeszowskie”, p. 2, n-ro 61 el la 14-a de novembro 1949.
  2. Leonard Dubacki: Stefan Okrzeja. W stulecie śmierci, en: „Przegląd Socjalistyczny” n-ro 4–5 (5-6). Stowarzyszenie Ruch Społeczny „Praca-Pokój-Sprawiedliwość”. Varsovio: 2005, p. 86.
  3. J. Krz.: Stefan Okrzeja (1886-1905), [en:] „Kronika Ruchu Rewolucyjnego w Polsce” Nr 2. Warszawa: Stowarzyszenie byłych Więźniów Politycznych, 1935, p. 17.
  4. Stanisław Andrzej Radek: Rewolucja w Warszawie 1904-1909. Warszawa: Instytut Wydawniczy „Biblioteka Polska”, 1938, p. 51.
  5. Ignacy Pawłowski: Geneza i działalność Organizacji Spiskowo-Bojowej PPS 1904-1905. Wrocław, Warszawa, Kraków, Gdańsk: Ossolineum, 1976, p. 41-42.
  6. Włodzimierz Kalicki: Rok 1905: Przebudzeni bombą „Gazeta Wyborcza” el la 9-a de decembro 2005
  7. 7,0 7,1 Bronisław Żukowski: Pamiętniki bojowca (I), w „Niepodległość” Tom I Zeszyt I. Warszawa: Wydawnictwo Instytutu Badania Najnowszej Historii Polski, 1933, p. 135.
  8. Włodzimierz Kalicki: Rok 1905: Przebudzeni bombą „Gazeta Wyborcza” el la 9-a de decembro 2005.
  9. Rezulte de la eksplodo tri aliaj policistoj estis vunditaj (distrikta policisto Metlicki, ordinara policisto Biller kaj gardisto Ŝarap) kaj du hazardaj laboristoj (Wojciechowski kaj Prasula). Kronika powstań polskich 1794-1944. Varsovio: Eldonejo Kronika, p. 279.
  10. 10,0 10,1 Stefan Król: Cytadela warszawska. Varsovio: Książka i Wiedza, 1978, p. 214.
  11. Pamięci Stefana Okrzei. W dwudziestą piąta rocznicę jego stracenia. Varsovio: PPS, 1930, p. 13.
  12. Kronika powstań polskich 1794-1944, Marian B Michalik (red.), Eugeniusz Duraczyński (prilaboro), Varsovio: Eldonejo Kronika, 1994, p. 286
  13. Bronisław Lipiński: Taką była praska dzielnica PPS w Warszawie, en: PPS. Wspomnienia z lat 1918-1939, p. 1, Książka i Wiedza, Varsovio 1987, p. 605
  14. Monitor Polski el 1930, n-ro 300, par. 423
  15. Leonard Dubacki: Stefan Okrzeja. W stulecie śmierci, en: „Przegląd Socjalistyczny” n-ro 4–5 (5-6). Stowarzyszenie Ruch Społeczny „Praca-Pokój-Sprawiedliwość”, Varsovio 2005, p. 94
  16. Nazwy ulic do wymiany „Kurier Lubelski” , 26 de jan. Lublin: 2006.
  17. La urba decido de Zgierz
  18. Stefan Melak, Gwiazda Wytrwałości, usqe ad finem, Warszawa 1997.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Daniłowski G., Bandyci z Polskiej Partii Socjalistycznej, Lwów 1924.
  • Daniłowski G., ps. Władysław Orwid, Stefan Okrzeja. Życiorys, Warszawa 1910.
  • Kronika powstań polskich 1794-1944, Marian B. Michalik (red.), Eugeniusz Duraczyński, Warszawa: Wydawnictwo Kronika, 1994.
  • Paszkowski K., Stefan Okrzeja, Łódź 1948
  • Pamięci Stefana Okrzei. W dwudziesta piąta rocznicę jego stracenia, Warszawa 1930
  • Potkański W., Odrodzenie czynu niepodległościowego przez PPS w okresie rewolucji 1905 r., Warszawa 2008, (ISBN 978-83-7181-527-0).
  • Król S., Cytadela warszawska, Warszawa 1978
  • Dubacki L., Stefan Okrzeja. W stulecie śmierci, w: „Przegląd Socjalistyczny”, nr 4–5 (5-6), lipiec – grudzień 2005 r., p. 85-98.