Stefan Fadinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Fadinger
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1584 (1584-11-30)
en Sankt Agatha
Morto 5-an de julio 1626 (1626-07-05) (41-jaraĝa)
en Linz
Okupo
Okupo hatter • terkultivisto
vdr
En la Stefan-Fadinger-muzeo en St. Agatha, Supra Aŭstrio.

Stefan FADINGER (naskiĝinta ĉ. 1585 en St. Agatha-Parz, mortinta la 5-an de julio 1626 en Linz-Ebelsberg) estis gvidanto de kamparanaj ribeloj en Supra Aŭstrio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La kamparano Fadinger premitis per monŝuldoj. Kontraŭ la bavara okupo sub la guberniestro Adam von Herberstein kaj kontraŭ la de li antaŭenpusita kontraŭreformacio li instigis ribelon. La kamparanoj evangeliaj konvertiĝu ĝis pentekosto de 1626. Oni konspiris sur la bieno de Fadinger kaj la ribelo eksplodis la 17-an de majo.

Fadinger kaj lia bofrato Christoph Zeller, gastejestro en Sankt Agatha, iĝis la estroj kaj elektitis, post la unuaj sukcesoj proksime de Peuerbach, ĉefkapitanoj. Fadinger gvidis la taĉmentojn de la distriktoj Hausruckviertel kaj Traunviertel kaj okupis la urbojn Eferding, Wels, Kremsmünster kaj Steyr. Dum la sieĝo de Linz li vunditis (28-a de junio). Unu el la subkapiranoj estis Christoph Zeller.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Pri la karaktero de Fadinger malmulto konatas. Ŝajne li havis kvaliton persvadi kaj gvidi sed ankaŭ deteni la kamparanojn de troa brutaleco. Tuj post lia morto la ribelo eklamis. Post la fino lia kadavro eksentombigitis kaj enterigitis sub pendumilo; lia familio devis forlasi la landon.

Sendubo Fadinger estis de bona volo sentante sin vokita gvidanto sed li ankaŭ akceptis la konsilojn de aliaj. Kiel la kamparanoj en 1525 li volis restarigi malnovajn leĝojn kaj kredis servi al la imperiestro Ferdinando la 2-a.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]