Stefan Kudelski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Kudelski
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1929 (1929-02-27)
en Varsovio
Morto 26-an de januaro 2013 (2013-01-26) (83-jaraĝa)
en Cheseaux-sur-Lausanne
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano vd
Familio
Infanoj André Kudelski vd
Profesio
Okupo soninĝeniero • industriisto vd
Laborkampo elektroniko • sonregistrado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stefan KUDELSKI (naskiĝis la 27-an de februaro 1929 en Varsovio, mortis la 26-an de januaro 2013 en Cheseaux-sur-Lausanne) – pola elektronikisto kaj inventisto, kreinto de la serio de profesiaj magnetofonoj Nagra, baza tipo de la magnetofono uzata de radiaj kaj televidaj raportistoj kaj de filmaj studioj en la mondo, laŭreato de Oskar-premioj, distingita per honora doktoreco de la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano.

Familio[redakti | redakti fonton]

Stefan Kudelski naskiĝis en pola intelektula familio ligita kun antaŭmilita Stanisławów. Avo de Stefan – Jan Tomasz estis diplomito de Politekniko de Lvovo kaj urba arkitekto de Stanisławów, kiu postlasis grandan kontribuon al arkitekturo de la urbo, la patro de Stefan – Tadeusz, defendanto de Lvovo kontraŭ ukrainoj en 1918, post arkitekturaj studoj en Politekniko de Lvovo laboris en kemia industrio, la patrino – Irena Ulbrich estis antropologo. Bapto-patro de Stefan Kudelski estis la lasta antaŭmilita prezidanto de Varsovio Stefan Starzyński. En 1939 la familio Kudelski evakuigixs de militanta Pollando kaj tra Zaleszczyki (Podolio), Rumanio kaj Hungario atingis sudan Francion. Post germana invado en Fracion ili ektroviĝis en teritorioj administrataj de la reĝimo de Vichy. La patro de Kudelski, kiel pola oficiro soldatservanta partoprenis la francan rezistadon, sed post malkovro fare de germanoj de la loka konspira grupo laŭvican fojon devis fuĝi kun la familio, ĉi foje al Svislando. Pro siaj meritoj ambaŭ gepatroj de Kudelski estis distingitaj de la franca Milit-Kruco.

Lernado[redakti | redakti fonton]

En Svislando juna Stefan Kudelski frekventis mezlernejon École Florimont en Ĝenevo kaj ankoraŭ antaŭ sia finlerno li serioze ekinteresiĝis pri tekniko kaj elektroniko. Li konstruis propran laboratorion, en kiu okupiĝis interalie pri aparatoj por ekstraktado de polvoj de la aero aŭ por mezuro de precizeco de horloĝoj – kelke da ili Kudelski patentis, kvankam ili ne trovis komercan aplikon. De 1948 li studis fizikon kaj fizikan inĝenierion en la Politekniko.

Photo of Kudelski receiving one of his very many Oscars
The detailed description on monument.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Witold Iwańczak, Polak z Oskarami (Polo kun Oskaroj), „Niedziela”, n-ro 1 (2.01.2011)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]