Stefan Zweig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Zweig en 1901
Subskrobo de Zweig

Stefan ZWEIG [ŝtEfan cvajk], en Esperanto Stefano Cvajgo (n. la 28-an de novembro 1881 en Vieno, m. la 22-an de februaro 1942 en Rio de Janeiro) estis aŭstra aŭtoro de poezio kaj prozo.

La filo de riĉa juda familio de Vieno jam kiel gimnaziano verkis poemojn kaj en 1901 publikigis sian unuan poemaron "Silberne Saiten". Dum multaj vojaĝoj, Stefan Zweig konatiĝis kun poetoj, artistoj kaj muzikistoj el la tuta mondo, fariĝata cetere amikon kun Romain Rolland, Arthur Schnitzler kaj Emile Verhaeren. Li skribis pri tiuj renkontoj en unu el siaj libroj: Rememoroj kaj renkontoj. Liaj pacifismaj kaj kosmopolitaj idealoj pli kaj pli maturiĝis, sed la Unua mondmilito abrupte neniigis tiun evoluon. Dum la milito, li skribis teatraĵon ("Jeremias" - vidu ĉi-sube al la listo de verkoj) por denunci la milito, kiun li malamis. La tempo postmilita donis novajn esperojn kaj literaturajn sukcesojn, sed la proksimiĝanta faŝismo denove danĝerigis ĉiun esperon pri “Eŭropo sen kulturaj limoj”. En 1933-1934, Zweig fuĝis de la faŝistoj: unue al Britio, poste al Brazilo. En profunda malespero pro la malbonaj novaĵoj el Eŭropo, bedaŭrinta, ke liaj ideoj estu mortintaj, li kun lia edzino Lotte, en la jaro 1942 finis ilian vivon per memmortigo (troo da medikamentoj). Li kaj Lotte estis malkovritaj la postan tagon de ĝardenisto.

Listo de verkoj

  • Émile Verhaeren (biografio, 1910)
  • Brennendes Geheimnis,novelo (1911)
  • Jeremias (kontraŭmilita dramo, 1918)
  • Drei Dichter ihres Lebens. Casanova, Stendhal, Tolstoj (tri biografioj)
  • Drei Meister. Balzac, Dickens, Dostojewski (tri biografioj)
  • Joseph Fouché (biografia romano)
  • Trumpf und Tragik des Erasmus von Rotterdam (biografia romano)
  • Der Kampf mit dem Dämonen. Hölderlin, Kleist, Nietzsche (tri biografioj)
  • Ein Gewissen gegen die Gewalt, Castellio gegen Calvin ("Konscienco kontraŭ perforto")
  • Verwirrung der Gefühle (por tolerema novelo, 1927)
  • Sternstunden der Menschheit (1927)
  • Der Zwang (romano, 1927)
  • Maria Stuart (biografia romano)
  • Magellan (biografia romano pri Fernão de Magalhães)
  • Balzac (biografia romano)
  • Phantastische Nacht (kvar noveloj)
  • Unrast der Liebe (leteroj, kun Frederike Zweig)
  • Menschen und Schicksale (biografioj)
  • Europäisches Erbe (biografioj)
  • Marie Antoinette (biografia romano, 1932)
  • Ungeduld des Herzens (romano, 1939)
  • Schachnovelle (novelo, 1941)
  • Die Welt von gestern (membiografio, 1941)

En Esperanto aperis

Rete legeblaj verkoj