Stefano Mottola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malkovritaj asteroidoj: 5
8214 Mirellalilli 29-a de marto 1995
(11975) 1995 FA1 29-a de marto 1995 kun E. Koldewey
27865 Ludgerfroebel 30-a de marto 1995
96257 Roberto 3-a de majo 1995
(202907) 1996 RH1 4-a de septembro 1996 kun U. Carsenty

Stefano MOTTOLA estas itala astronomo, li laboras ĉe la Instituto de Planeda Esploro de la Deutsches Zentrum für Luft- und Raumfahrt (DLR)[1] en Germanio.

Li estis responsulo pri la fotilo "ROLIS" de la Philae alterigilo Philae en la misio de la kosmosondilo Rosetta.[2][3][4]

Laŭ Minor Planet Center li malkovris aŭ kunmalkovris 5 asteroidojn[5] en 1995 kaj 1996, el kiuj du kun Eberhard Koldewey kaj unu kun Uri Carsenty.

Li ankaŭ kunmalkovris la sateliton de la amora asteroido 3671 Dionizo.[6]

La asteroido 5388 Mottola [7] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]