Steglitz-Zehlendorf [ŜTEGlic CElendorf], administre kreita en 2001, estas unu el 12 nunaj urbodistriktoj de Berlino, la ĉefurbo de Germanio. La urbodistrikto kovras areon de 102,50 kvadrataj kilometroj kaj fine de 2009 havis 293 955 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 2 867 loĝantoj po km²; fine de 2019 estis 310 071, kio rezultigis loĝdenson de 3 010 loĝantoj po km² kaj fine de 2024 denove iom subeniĝis al 295 786 loĝantoj, koresponde al 2 872 homoj po km². La distrikto Steglitz-Zehlendorf inter la jaroj 1949 kaj 1990 situis en la okcidenta parto de Berlino, "insule" ĉirkaŭita de la teritorio de GDR, kaj konsistigis ties sudokcidenton, lime al la eksa prusa rezideja urbo Potsdam. En la reunigita urbego ĝi estas la sudokcidenta periferio de la urba teritorio. Parto de la urbodistrikta areo estas la Libera Universitato Berlino. La du historiaj vilaĝoj Steglitz kaj Zehlendorf estas la du plej vastaj nuntempaj distriktaj kvartaloj. La vasta lago Wannsee [VANze:] estas la nordokcidenta limigo de la distrikto, fakte parto de la akvovojo rivero Havel. Same ankaŭ nomiĝas distrikta kvartalo Wannsee, kun kvartala kerno Stolpe [ŜTOLpe]. Historie la lago aparte fifamiĝis internacie pro la nazia Wannsee-konferenco, kiu en vilao ĉe la lago preparis la krimegan sisteman genocidon de la eŭropaj judoj, sed en pacaj jaroj la lago Wannsee fakte estis kaj estas sinonimo de vasta plaĝa laga banejo, de somerumado, flirtado, glaciaĵoj kaj feria etoso en la urbego.
Rekte elektita deputito en la nacia parlamento Bundestag nome de la urbodistrikto ekde februaro 2025 (ankoraŭ almenaŭ ĝis 2029, tiam estos la venonta baloto) estas la konservativa politikisto Adrian Grasse.[1] La elektita distriktestro ekde 2021 estas la loka politikistino Maren Schellenberg.