Stein AR
Stein | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Apencelo Ekstera |
Distrikto | Ek de 1995 oficiale ne plu ekzistas distriktoj en Kantono Apencelo Ekstera, antaŭe Stein apartenis al la distrikto Hinterland. |
Koordinatoj | 47° 22′ 25″ N 9° 20′ 41″ O / 47.37361 °N, 9.34472 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 25″ N 9° 20′ 41″ O / 47.37361 °N, 9.34472 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1346 |
Areo | 9,38 km² |
Alteco | 827 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9063 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Stein (prononcu: ŝtajn, en la apencela dialekto de la alemana lingvo Schtää) estas komunumo en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 1346 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Stein situas sude de la komunumo Sankt-Galo ĉe la bordo de la rivero Sitter, kies profunda abismo formas ĝian nordan kaj nordorientan limon. Altega ponto por piedirantoj, la tiel nomita Ganggelibrugg, ligas Stein kun la urbo Sankt-Galo. Tiu ponto estas fifama, ĉar de ĝi sin jam ĵetis multnombraj sinmortigantoj al la cent metrojn profunda abismo de Sitter.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Stein limas en nordo al Sankt-Galo (SG), en oriento al Teufen, en sudoriento al Schlatt-Haslen (AI), en sudokcidento al Hundwil, kaj en nordokcidento al Herisau.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vizitinda en Stein estas la fame konata apencela demonstracia fromaĝofarejo, kie la ŝatata apencela fromaĝo estas produktata antaŭ la okuloj de la turistoj. La apencela fromaĝo de Stein estas unu el la plej uzataj fromaĝoj por la nacia svisa specialaĵo fonduo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Stein situas ĉe la kantona ĉefvojo de Sankt-Galo al Herisau. Per poŝtaŭtolinio sur tiu vojo, ĝi estas konektita al la publika transportreto. Aliflanke de la piediranta ponto al Sankt-Galo krome situas la stacidomo Sankt-Galo-Bruggen de la trajnlinio de Svisaj Orientaj Fervojoj de Sankt-Galo al Rapperswil.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Stein estiĝis en la jaro 1749 per disiĝo de la komunumo Hundwil.[1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Stein.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Artikolo pri la historia de Stein en la komunuma retejo[rompita ligilo]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Stein – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|