Steinalm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kühloch, kaverno survoje al Steinalm

Steinalm (laŭvorte: Ŝtona alpo) estas ŝatata ekskursocelo proksime de Saalfelden, Aŭstrio.

Situo kaj priskribo[redakti | redakti fonton]

La monta paŝtejo situas en alteco de 1268 metroj sur krutaĵo de la montoĉeno Steinernes Meer supre de Saalfelden. La aliro eblas disde la saalfelden-a urbokvartalo Bürgerau, kie ankaŭ abundas parkejoj, daŭras ĉ. unu horon. Ĝi kondukas preter Kühloch, historie interese kaverno kaj taŭgas por ĉiuj; sekve temas pri facila celo, por ĉiuj anoj de familioj. Krome Steinalm estas elirpunkto de montomigrado, ekz. ĝis la pinto de Persailhorn aŭ al Peter-Wiechenthaler-kabano. De tie eblas ankaŭ - tra danĝera pado nome Fuchssteig - iri ĝis la Ermitejo ĉe Palfen.

Steinalm situas majeste kaj alloge ĉe la suda deklivo de Steinernes Meer ofertante gastigadon; ĉiujare okazas en la kadro de la Ĵazfestivalo internacia de Saalfelden ankaŭ spektakloj tie ĉi.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kabano starigitis en la 1869-a jaro estinte en la posedo de la Katolika Eklezio. Jarcenton poste ĝi venis en la manojn de kamparana kooperativo ŝanĝokomerce, al kiu apartenis 15 kamparanoj. Dume ĝis tiam la tuto ekskluzive uzitis ekonomie, tuj instalitis restoracieto por migremuloj. Ekde 1990 materialtelfereto tre plifaciligas la transporton de necesaĵoj supren.

En marto 2010, okaze de nova posedantoŝanĝo, oni mallonge timis ke la restoraciservoj povus ĉesi kio ne okazis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]