Rüte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Steinegg)
Rüte
Blazono de Rüte
Aertelfero al la monto Hoher Kasten en Rüte
distrikto de Svisiokomunumo en Svislando
Kantono Apencelo Interna
Distrikto En Kantono Apencelo Interna la komunumoj oficiale nomiĝas distriktoj
Koordinatoj  47° 19′ 15″ N 9° 25′ 49″ O / 47.32083 °N, 9.43028 °O / 47.32083; 9.43028 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 15″ N 9° 25′ 49″ O / 47.32083 °N, 9.43028 °O / 47.32083; 9.43028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3296
Areo 40,9 km²
Alteco 799 m super marnivelo
Poŝtkodo 9050
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Rüte
vdr

Rüte estas distrikto respektive komunumo en Kantono Apencelo Interna, Svislando. Ĝi havis 3296 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

la distriktkomunumo Rüte situas ĉe la bordo de la rivero Sitter okcidente de la monto Hoher Kasten kaj nordoriente de la Alpsteinmasivo, kies kulmino estas Säntis. La distrikto konsistas el la vilaĝoj Brülisau, Steinegg kaj Eggerstanden, kaj partoj de la vilaĝoj Weissbad kaj Apencelo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo respektive distrikto Rüte limas en nordo al Gais (AR), en nordoriento al Eichberg (SG), en oriento al Oberriet (SG), en sudoriento al eksklavo de la urbo Altstätten, en sudo al Sennwald (SG), en sudokcidento al Wildhaus, kaj en okcidento al Schwende.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rüte situas ĉe la mallarĝŝpura trajnlinio de Apencelo al Wasserauen de la Apencelaj Fervojoj. De Weissbad aertelfero kondukas al la monto Hoher Kasten.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rüte datiĝas el la jaro 1420 kiel Rütiner rod. La hodiaŭa distrikto estis kreiita en la jaro 1873 el la malnova Rodo Rüte, kiu estiĝis supozeble inter 1204 kaj 1220, kaj aliĝis en la jaro 1597 okaze de la divido de la lando al la katolika Apencelo Interna. Tradicie la loĝantoj de la distrikto vivtenis de agrikulturo. Ek de la 18-a jarcento ankaŭ la brodado fariĝis tradicia enspezofonto. Per la konstruado de la Apencelaj Fervojoj kaj la aertelferoj al Hoher Kasten kaj Säntis unu el la ĉefaj enspezofontoj fariĝis la turismo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]