Steinfurt
Steinfurt | ||||
| ||||
![]() | ||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||
Distriktaro | Distriktaro Münster | |||
Distrikto | Distrikto Steinfurt | |||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||
Koordinatoj | 52°08′51″N 7°20′39″O / 52.1475°N, 7.34417°O (mapo)Koordinatoj: 52°08′51″N 7°20′39″O / 52.1475°N, 7.34417°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 65 m | |||
Areo | 111,42 km² | |||
Loĝantaro | 33915 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Telefona antaŭkodo | 02551 (Burgsteinfurt), 02552 (Borghorst) | |||
Poŝtkodo | 48565 | |||
Aŭtomobila kodo | ST | |||
Oficiala Municipokodo | 05566084 | |||
Komunumestro | Andreas Hoge | |||
Partio de komunumestro | CDU | |||
Oficiala retejo | http://www.steinfurt.de | |||
Steinfurt estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Steinfurt de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2017 la urbo havis 33 915 loĝantojn.
Ĝia teritorio apartenas al la historia regiono Monastera Lando, al kiu ankaŭ apartenas tri najbaraj distriktoj kaj la urbo Monastero, germane Münster (Westfalen); la historia regiono ne havas fikse difinitajn limojn - pli-malpli limoj estas la mezalta montaro Teŭtoburga Arbaro nordoriente, la rivero Lippe sude kaj la limo al la najbara ŝtato Nederlando okcidente.
Vidindaĵoj inter alie estas la historia centro de la urboparto Burgsteinfurt, tiea kastelo, kaj la pejzaĝa parko Bagno fondita en 1765.
En Steinfurt vivas Helmut Klünder, membro de ekde pluraj generacioj esperantlingva familio kaj do denaska esperantisto.
|