Steingraben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Steingraben en Aŭstrio

Steingraben, hungare Bányácska [bAnjAĉka], kroate Bojane/Bonjance estas iama vilaĝo, nun urboparto de Güssing en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando, en distrikto de Güssing.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Steingraben situas sur deklivoj de centro de Güssing je 4 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. Kroatoj fondis la vilaĝon en la 16-a jarcento. En 1605 hajdukoj de Stefano Bocskai bruldetruis la komunumon. En 1643 vivis tie 227 homoj en 35 domoj, en 1857 270 homoj en 38 domoj. En 1910 Bányácska havis 268 loĝantojn (plejparte aŭstrojn). Ĝis 1921 ĝi apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Németújvár, poste al Aŭstrio. La vilaĝo en 1921 aliĝis al Güssing.