Steinkallenfels

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Steinkallenfels, aŭ Stein-Kallenfels, estas la ruino de montburgo en Kallenfels, urboparto de la urbo Kirn en la distrikto Bad Kreuznach, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokukumenta mencio de la burgo okazos en 1158. Origine ĝi estis regna feŭdo de la sinjoroj de Stein, pli poste nomita sinjoroj de Steinkallenfels (pereis en 1778). Ekde la 14-a jarcento sur la burgo loĝsis pluraj familio. En 1615 la burgo jam estas kaduka. Finfine la francoj en 1682/84 ekspodigis ĝin kaj ekde tiam ĝi estis ruino.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruigantoj de la burgo uzis la naturan rokrifon, al kiu ankaŭ apartenas la „Oberhauser Felsen“ (aŭ „Kirner Dolomiten“). La burgo konsistas el tri apartaj burgoj sur apartaj rokoj: sur la malsupra roko la jam en la 16a jarcento kaduka burgo Stock im Hane sen signifaj murrestaĵoj, iom pli supre la burgo Kallenfels kun kvadrata burgfrido kaj supre ls burgo Stein kun fosaĵo, pordega turo, bastiono, kirasmuro kaj kvinangula belfrido. La tri burgoj kunligiĝis per ĉirkaŭfermejaj muroj, de tiuj nur konserviĝis kelkaj restaĵoj. La burgruinoj estas privata posedo kaj ne viziteblaj.

Kyrburg super Kirn, Stein-Kallenfels kaj kastelo Wartenstein fone

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]