Saltu al enhavo

Stela Besenyei-Merger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Stela Besenyei-Merger
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1987 (1987-05-07) (38-jaraĝa)
en Újbuda, la 11-a urbodistrikto de Budapeŝto
Lingvoj Esperantohungaraanglafrancanederlanda
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Maurice Merger Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr

Eszter "Stela" Besenyei-Merger (naskiĝis la 7-an de majo 1987 en Újbuda, la 11-a urbodistrikto de Budapeŝto) estas hungara esperantisto kaj denaskulo. Interalie en unu el siaj rettaglibroj ŝi en 2024 malkaŝis (kun aliaj biografiaj informoj), ke ŝia patro estas la franca esperantisto Maurice Jules Gustave Merger (1924-1993), kaj la patrino (daŭre vivanta) estas la hungara esperantistino Anna Besenyei.[1]

En 2017 ŝi komencis la esperantlingvan podkaston La Bona Renkontiĝo, pri la organizado de esperantaj renkontiĝoj. Ĝis 2025 kolektiĝis 33 sondosieroj, el inter ili la unuaj 14 eĉ kopiiĝis al la vikimedia komunejo.

Ekde 2021 ŝi laboras por la literatura projekto Bobelarto.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. familia biografia noto en la rettaglibro "Stela ĉiam nur kritikas ~ mi kuraĝas paroli pri ĉio" (SĈNK) de la 16-a de decembro 2024
  2. El "La Ondo de Esperanto" je 15-12-2024: "Eszter (Stela) Besenyei-Merger estas 37-jara denaska esperantistino el Hungario, kiu en 2021 iniciatis la literaturan projekton Bobelarto. Ŝi kuraĝigas homojn legi Esperanto-literaturon kaj ankaŭ verki en Esperanto, ekzemple, kadre de MoVeMo (Monda Verk-Monato) aŭ INK (Internacia Novel-Konkurso), en kiu ŝi estas sekretario."
  3. Premio Maertens 2025: Komuniko de la juĝkomisiono.