Stela nukleosintezo
Stela nukleosintezo estas la kreo (nukleosintezo) de kemiaj elementoj per reakcioj de nuklea fandado ene de steloj. Stela nukleosintezo okazis ekde la originala kreado de hidrogeno, heliumo kaj litio dum la supozata "praeksplodo" kiu kreis la observeblan universon. Kiel prognoza teorio, ĝi donas precizajn taksojn de la observitaj abundoj de la elementoj. Ĝi klarigas kial la observitaj abundoj de elementoj ŝanĝiĝas kun la tempo kaj kial iuj elementoj kaj iliaj izotopoj estas multe pli abundaj ol aliaj. La teorio estis komence proponita de Fred Hoyle en 1946, post signifaj antaŭesploroj fare de Hans Bethe (kiu en 1967 honoriĝis per la Nobel-premio pri fiziko pro tiu teoria fundamento) kaj Carl Friedrich von Weizsäcker, kaj Fred Hoyle poste rafinis ĝin en 1954. Pluaj progresoj estis faritaj, precipe al nukleosintezo de fuzio per neŭtronaj prenoj de la elementoj pli pezaj ol fero, de Margaret Burbidge, Geoffrey Burbidge, William Alfred Fowler kaj Fred Hoyle en ilia fama B2FH-papero de 1957, kiu fariĝis unu el la plej abunde cititaj paperoj en la historio de astrofiziko.