Stelaro
Stelaro (ankaŭ konata kiel stelfiguro) estas ŝajna grupo de steloj, prezentanta ian figuron kaj ricevinta apartan nomon.
Lingvaj rimarkoj[redakti | redakti fonton]
La menciita difino de "stelaro" estas la fundamenta senco uzita de Bolesław Prus: "oni vidis la stelaron de Leono en kies mezo brilis la stelo de Regulus" kaj L. L. Zamenhof: "al la suno, al la luno, al la stelaroj kaj al la tuta armeo de la ĉielo".
NB: Kelkaj uzas la vorton por multaj aliaj sencoj, kiel:
Rimarkindaj stelaroj[redakti | redakti fonton]
- Akvobokalo (en la konstelacio Akvisto)
- Vintra trilatero (ampleksanta plurajn konstelaciojn)
- Zono de Oriono (en la konstelacio Oriono)