Steleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
steleo de la reĝo Ezano en Aksumo

Steleo laŭ la difino de ReVo estas "unuŝtona monumento kun memorigaj skribaj aŭ simbolaj gravuraĵoj", aŭ laŭ la difino de PIV "koloneto aŭ ŝtonplato, ordinare ornamita per surskriboj aŭ skulptaĵoj, starigita kiel religia aŭ sepulta memoraĵo".

La termino devenas de la greka vorto στήλη „tomboŝtono, tombokolono“ kaj ekde la tempo de antikva Grekio unuavice signas altan, ŝtonan pilastron sen konekto al alia konstruaĵo. Steleoj ofte servis kiel tombaj monumentoj, sed ankaŭ por surskribaĵoj kaj kiel limmarkiloj.

steleo N el Copán, Honduro, en desegnaĵo de Frederick Catherwood el la jaro 1839

Tre ofte steleoj havas kvarangulan fundamenton kaj supre iom pli larĝas ol sube (vidu ankaŭ la figuron obelisko). Se ili markigas tombon, ili en la antaŭa flanko havas la nomon de la mortinto(j) kaj ofte ankaŭ artan reliefon, en kiu prezentiĝas la familio de la mortinto(j) aŭ scenoj el lia/ŝia/ilia vivo. La plej granda kolekto de tiaj steleoj troveblas en la Arkeologia Nacia Muzeo de Ateno.

En antikva Grekio la steleoj ofte havis foliajn aŭ florajn ornamojn. Poste, dum la tempo de antikva Makedonio kaj poste la Romia Imperio, la tombaj steleoj iom post iom ŝanĝis sian formon ĝis la nuntempe kutima formo de kristana tomboŝtono: ili iĝis pli malaltaj kaj pli larĝaj, ofte skulptiĝis kiel rektanguloj, kaj en multaj kazoj supre finiĝis per frontono.

Steleoj laŭ la antikva formo remodiĝis dum la epoko de klasicisma arkitekturo, kaj ankaŭ poste por patosaj monumentoj – du grandaj steleoj ekzemple ornamas la internan orientan pordegon de la olimpia stadiono en Berlino, konstruita por la Somera Olimpiko 1936 dum la megalomania epoko de Nazia Germanio. Ankaŭ en moderna arto steleoj foje tiel uziĝas por monumentaj artaĵoj, ekzemple en la berlina monumento pri la Holokaŭsto.

Eksteraj ligiloj