Steleo (botaniko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Steleo (greke στήλη „kolumo“) estas laŭ NPIV la „interna parto de radiko kaj tigo, konsistanta el la kondukaj histaroj (ksilemo,floemo), la periciklo kaj medolo. Sinonimo estas la „centra cilindro“. Lau Strasburger, 35a eldono, oni povas distingi ok tipojn de steleoj.

Steletipoj[redakti | redakti fonton]

steletipoj
  • Protosteleo: La tuto de la kondukaj histaroj limiĝas je unu (centra) koncentrita vaskulo. Ekzistas kaj formoj kie la ksilemo estas ekstere kaj kie la floemo estas ekstere (periksiklema) aŭ (perifloema). Verŝajne tiu estas la praa, origina formo, ĝi estis tipe ĉe unuaj terplantoj (ekzemple prafilikoj), ĝi ankoraŭ hodiaŭ ekzistas ĉe kelkaj junformoj de filikoj.
  • Aktinosteleo: sola centra fasko, ĉe kiu la ksilemo situas centre kaj ĉe kiu la kversekco estas stelforma (greke ακτινοτός „ĉirkaŭita de radioj“). La floemo plenigas la interspacojn de la 'ksilemstelo'. Ankaŭ ĝi ekzistis ĉe la prafilikoj. Precipe ĝi hodiaŭ ekzistas ĉe Psilotacoj (prafilikoj) kaj Likopodiacoj (Lycopodiaceae). Krme tiu tipo estas en la radikoj de la la angiospermoj en formo de la centra cilindro.
  • Plektosteleo: (greka πλεκτός „plektita“) Estas transirformo al la sekva tipo. Ĝi konsistas (ankoraŭ) centrs nedividita konduka histaro, kiu jam havas kelkajn separataj ksilem- kaj floempartoj. Ĝi estas la plej ofta tipo ĉe Likopodioj (Lycopodium)
  • Plursteleo: Pluraj koncentraj paralelaksaj konduka histaroj, kiuj estas disigitaj trans la kversekco de la tigo. Tiu formo verŝajne evoluiĝis el la aktinosteleo
  • Sifonosteleo: Tubforma vaskula fasko (greke σίφον „hoso“), kiu ĉirkaŭas la medolon. Ĉe la fiksiĝpunktoj de la folioj aperas breĉojn en la „hoso“. Tiu estas la steletipo de kelkaj filikaj familioj.
  • Diktiosteleo: tre similas al sifonosteleo. Distinge al tiu la diktiosteleo ne estas fermita hoso, sed hososimila reto (greke δίκτυον „reto“). Ĝi estas ankauc tipa por kelkaj filikoj.
  • Eŭsteleo: Steletipo de la dukotiledonaj. La kolatera vaskula fasko estas kunigita al cilindro (precipe ĉe arboj) kaj (nur) per lignoradioj disigita. Ĝi do egalas al unu sola koncentra vaskula fasko (komparu protosteleo) kun enŝlosita medolo.
  • Ataktosteleo: (greke άτακτος „neodigita“) steletipo de la unukotiledonoj. La kolateraj fermaj vaskulaj faskoj estas neregule disigitaj trans la tuta kversekco de la tigo (komparu plusteleo), La ksilemoj de la vaskulaj faskoj estas ĉiam en la direkto de la tigocentro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Sitte Peter, E. Weiler, J. W. Kadereit, A. Bresinsky, C. Körner: Lehrbuch der Botanik für Hochschulen. Begründet von Eduard Strasburger. 35. Auflage. Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg 2002, ISBN 3-8274-1010-X