Steleo de Merneptah

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Merenptah-steleo (Venka steleo de Merenptah) estas enĉifraĵo de Merenptah, antikva egiptuja faraono (regis de 1213 a.K.–1203 a.K.) sur dorsa flanko de nigra granita steleo (318x163 cm) de Amenhotep la 3-a. Ĝin malkovris Flinders Petrie en Tebo, en 1896. La plimulto de la hieroglifoj sciigas pri militiro de Merenptah kontraŭ la libianoj, sed ĝi famiĝo estas dankebla al tio, ke oni povas deĉifri nomon de Izraelo, kio estas ties unua skriba mencio en la historio kaj la sola en egiptaj verkoj.

La steleo kaj la teksto[redakti | redakti fonton]

La stelelo altas 318 cm kaj larĝas 163 cm. Ĝi estas datata je 5-a regjaro de Merenptah, tria monato de sezono semu, je ties 3-a tago (ĉ. majo 1209/1208 a.K.). La teksto komenciĝas per laŭdado de prodaĵo de Merenptah, sciigas pri la eventoj kaj finas per poeta teksto, simile al samepokaj steleoj.

La teksto memorigas je venko, kiun Merenptah atingis kontraŭ la libu- kaj meŝveŝ-libianoj, aldone kontraŭ la kun ili alanciĝintaj maraj popoloj. L lasta du vicoj mencias pli fruan militiron, kiu okazis sur areo de Kanaano, dum kiu Merenptah venkis Aŝkelonon, Gezer-on, Janoam-on kaj Izraelon (popolon).

Malkovro[redakti | redakti fonton]

La steleon malkovris en 1896 Flinders Petrie, en la unua korto de la morta templo de Theba de Merenptah. Ĝi estas hodiaŭ videbla en la Egipta muzeo en Kairo. Fragmento de ties kopiaĵo estis trovita en la templa komplekso de Karnak.

Flinders Petrie petis la kunlaboriston, germanan lingvistikon Wilhelm Spiegelberg por traduki la tekston de la steleo. La nomon de la ĝis tiam nekonata, venkita tribo I.si.ri.ar Flinders Petrie identigis kun tiu de Izraelo kaj Spiegelberg interkonsentis pri tio. „Tio plaĉos al la pastroj” diris Petrie, pli poste konstatis: „tiu steleo iĝis pli konata, kion mi trovis. La plej frua mencio de Israelo iĝis kovrilpaĝa artikolo en la anglaj ĵurnaloj.

Teorioj pri mencioj de Izraelo[redakti | redakti fonton]

„Izraelo iĝis dezerta, ne havas plu grajnon”
Mencio de la libianoj (ṯeḥenu); post fonetika skribo de la nomo sekvas la determinaĵo por fremdulo, popolo, lando.
„Popolo de Kanaano estas mizera kaptito, Aŝkelono konkerinte, Gezer okupite, Janoam detruite, Izraelo (iĝis) dezerta, ne havas plu grajnon.”

Post Izraelo oni ne metis la determinaĵon, signifantan landon, dum la aliaj nomoj havas tion. Post Izraelo staras la determinaĵo de popolo, kio povas signifi, ke tiutempe oni traktis ilin kiel popolon (bele kiel nomadojn), sen konstanta urboŝtato.

Estas diskutata, ĉu Merenptah vere gvidis militiron al tiu regiono aŭ nur notis la ekzistantan staton, ĉar lia patro Ramses la 2-a mencias sur lia steleo pri la batalo de Kadeŝ, ke tiu areo estas sub lia potenco. Eblas, Merenptah nur detruis nur ribelon.

Laŭ Donald Redford, la popolo de Izraelo konsisitis en tiu tempo el nomadaj migrantoj kaj indentas kun tiuj, kiujn la egiptanoj mencias kiel ŝasu. Tiu ŝasu-popolo-izraelanoj estas bazita sur steleo de Amenhotep la 3-a (en templo de Soleb, en la teksto videblas Yhw sur tero de la ŝasuoj). Sur steleo de Merenptah oni figurigas la izraelanojn ne kiel ŝla sŝasuojn, sed simile – en la sama vestaĵo, hararo - al kanana-anoj, defendantaj la urboŝtatojn Asykelon, Gezer kaj Janoam.

„Izraelo iĝis dezerta, ne havas plu grajnon.”
iiz
Z1s Z1s
r
iAr
Z1
T14A1 B1
Z2s
f
k
t
G36
b
n
O1
r
t
N33B
Z2
f





ysrỉr fk.t bn pr.t =f
Jisrail feket ben peretef
Izraelo dezerto [ne-vorto] grajno lia

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]