Saltu al enhavo

Stelkantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
stelkantistoj en Dessau (2009)

La stelkantistoj[1] (germane: "Sternsinger") estas plejparte infanoj, kiuj alivestiĝas kiel la Tri reĝoj (Gasparo, Melĥioro kaj Baltazaro) irante ĉirkaŭ la 6-a de januaro (do en la festotago de epifanio) de domo al domo. Ili kantas kantojn, diras benajn frazojn kaj skribas per benita kreto la benon "20 * C + M + B + jaro" sur la pordojn, kio signifas latinlingve Christus mansionem benedicat (Kristo benu ĉi tiun domon). Dum tio, ili kolektas donacojn por bonfaraj projektoj, precipe por subteni infanojn en bezono tutmonde. Ĉi tiu tradicio estas unu el la plej grandaj infanaj solidarecaj agoj kaj havas sian originon en la biblia rakonto pri la tri reĝoj, kiuj sekvis la stelon de Betleĥemo por viziti la bebon Jesuo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. termino ĉe Kristana Glosaro de Bernhard Eichkorn