Saltu al enhavo

Stella McCartney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stella McCartney
Persona informo
Stella McCartney
Naskonomo Stella Nina McCartney
Naskiĝo 13-an de septembro 1971 (1971-09-13) (54-jaraĝa)
en Kvartalo Lambeth
Religio judaismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Centra Sankt-Martena Kolegio de Arto kaj Dezajno
Rye College (en) Traduki
Bexhill College (en) Traduki
Ravensbourne University London (mul) Traduki
South Houston High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Paul McCartney Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Linda McCartney Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Mary McCartney (en) Traduki, James McCartney (mul) Traduki, Heather McCartney (en) Traduki kaj Beatrice McCartney (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Alasdhair Willis (en) Traduki (2003) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo persona stilisto
aktoro
mododezajnisto Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stella Nina MCCARTNEY (naskita la 13-an de septembro 1971 en Londono) estas brita mododesegnistino. McCartney fondis sian propran modfirmaon, Stella McCartney Ltd., en 2001, bazitan en Haywards Heath, kiu ofertas multekostajn vestaĵojn, ŝuojn, mansakojn, akcesoraĵojn kaj parfumojn por virinoj, same kiel virajn vestaĵojn ekde 2016 kaj infanajn vestaĵojn ekde 2012, per tutmonda reto de butikoj kaj luksaj podetalistoj.

Ŝi estas la filino de la angla muzikisto Paul McCartney kaj la usona fotistino kaj aktivulino Linda McCartney.[1] McCartney estas plej vaste konata pro sia samnoma modmarko, Stella McCartney, kiu komenciĝis en 1997. Antaŭ la lanĉo de sia marko, ŝi laboris kaj lernis de serio da famaj luksaj kaj altmodaj desegnistoj kaj iliaj respektivaj etikedoj. McCartney estas ekologiisto kaj aktiva subtenanto de bestaj rajtoj, ofte bazante siajn dezajnojn ĉirkaŭ veganaj produktadmetodoj. Ĉar Stella McCartney estas vegetarano, ŝi ne uzas ledonfelon en siaj kolektoj.[2] Ŝi ankaŭ ofte ĉerpas inspiron de la naturo, kaj laŭ formoj kaj laŭ koloroj.

Aldone al sia samnoma marko, McCartney desegnas en kunlaboro kun Adidas ekde 2004. McCartney estas konsiderata unu el la plej influaj dezajnistoj en la modmondo kiel daŭripova mododesegnistino.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Stella McCartney (hispane) (9 April 2013). Arkivita el la originalo je 4 August 2023. Alirita 24 February 2022 .
  2. Stella McCartney: 'Fashion people are pretty heartless' – guardian.co.uk
  3. Dana Thomas: After 20 Years, Stella McCartney Is Still Fashion’s Sustainability Whisperer, ĉe British Vogue, la 8-an de novembro 2020

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]