Stelvia pasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stelvia pasejo
montpasejo [+]

LandoItalio
RegionoSud-Tirolo

Supermara alteco2 758 m s.l.m. [+]
Koordinatoj46° 31′ 48″ N, 10° 27′ 14″ O (mapo)46.5310.454Koordinatoj: 46° 31′ 48″ N, 10° 27′ 14″ O (mapo)

Stelvia pasejo (Sudtirolo)
Stelvia pasejo (Sudtirolo)
DEC
Stelvia pasejo
Stelvia pasejo
Lokigo de Sudtirolo en Italio

Vikimedia Komunejo:  Passo dello Stelvio [+]
vdr

La Stelvia pasejo (germane Stilfser Joch, itale Passo dello Stelvio) estas (2757 m) la plej alta montara pasejo en Italio kaj la dua plej alta asfaltita montopasejo de la Alpoj. Ĝi interligas Bormion en Veltlin, Lombardio, kun Prad en Vinschgau, Sud-Tirolo.

La Stelvia pasejo ordinare estas malfermita inter majfino kaj novembro por la trafiko. La okcidenta parto (Bormio) estas iomete pli frue malfermita por la trafiko. La estiĝanta trafiko estas forta danke al la turisma sezono kaj forte ŝarĝas la Nacian Parkon Stelvia Pasejo, malfermitan en 1935.

La pasejo estis uzata ekde la bronzepoko, la unua pavimita vojo estis konstruita inter 1820 kaj 1826 fare de la Aŭstra Imperio, sub aŭspicio de Carlo Donegani.