Sten Bergman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sten Bergman
Bergman-sten.jpg
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1895 (1895-10-20)
en Ransäter
Morto 19-an de februaro 1975 (1975-02-19) (79-jara)
en Rönninge
Lingvoj sveda lingvo
Ŝtataneco Svedio
Familio
Infanoj Astrid Bergman Sucksdorff • Åke Bergman
Profesio
Profesio esploristo • zoologoverkisto • ornitologo
Information icon.svg
vdr


Sten BERGMAN (naskiĝis en 1895, mortis en 1975) estis sveda zoologo, konata pro siaj vojaĝoj al Azio kaj, precipe, la tiam nederlanda parto de Nov-Gvineo. Dum la 1950-aj jaroj li ofte prelegis, dum vojaĝoj tra Svedio kaj en sveda radio, pri tiu regiono, ne nur pri ĝiaj bestoj sed ankaŭ pri la indiĝenaj kulturoj, kaj verkis plurajn bone venditajn librojn, ekzemple "Min far är kannibal" ("Mia patro estas kanibalo") en 1959 (li estis formale adoptita de loka familio).

En 1952 li ricevis la "Premion Nils Holgersson" pro sia verko "Vildar och paradisfåglar" ("Sovaĝuloj kaj paradizbirdoj", priskribo de esplorvojaĝo en Nov-Gvineo), aperinta en 1950.

Bergmann estas la patro de la naturfotografo kaj aŭtoro Astrid Bergman Sucksdorff.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]