Stepanakerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Stepanakerto
Stepanakert collection.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Retpaĝaro stepanakert.am [+]
Demografio
Loĝantaro 49 848  (2005) [+]
Loĝdenso 1 712 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 49′ N, 46° 45′ O (mapo)39.81527777777846.751944444444Koordinatoj: 39° 49′ N, 46° 45′ O (mapo) [+]
Alto 813 m [+]
Areo 29,12 km² (2 912 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Situo de Stepanakerto
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Stepanakert [+]
Information icon.svg
vdr

Stepanakerto (armene Ստեփանակերտ), oficiale konata kiel Xankəndi en Azerbajĝano, estas la ĉefurbo de la memproklamita Respubliko Montara Karabaĥo, kun ĉirkaŭ 40 000 loĝantoj. La kontrolo de la areo okazigis disputojn inter Azerbajĝano kaj Armenio, kiu finis en milito, ekde la disiĝo de Sovetio. Nuntempe, Stepanakerto, kiel la resto de Montara Karabaĥo, restas sub armena militista regado.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Blazono de la arcaĥa ĉefurbo Stepanakerto, kun la nomo en armenaj literoj.

Stepanakert kun la signifo la urbo Stepan estas nomita laŭ armena bolŝevika revoluciulo Stepan Ŝahumjan. La nomo estas formita de la vortoj Stepan (armene: Ստեփան ) kaj kert ( armene: կերտ ) kun la rekta signifo signifo kreita. Pluraj aliaj armenaj urboj sekvas la saman sistemon por nomigado de urboj kiel ekzemple Tigranakerto, Martakerto

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondiĝo kaj soveta epoko[redakti | redakti fonton]

Stepanakerta ĉirkaŭo

Laŭ mezepokaj armenaj fontoj, la setlejo unue estis menciita kiel Vararakn (Վարարակն, kun la signifo "rapida fonto" en la armena), nomo kiu restis en uzo ĝis 1847, kiam ĝi estis renomita Ĥankendi.  Azeraj fontoj ĝenerale diras, ke la setlejo estis fondita fine de la 18a jarcento kiel privata loĝejo por ĥanoj de la Karabaĥa ĥanato, kaj tiel nomiĝis Ĥankendi ( tjurka vorto por "vilaĝo de ĥano").  La setlejo estis komence nomita Ĥanin Kendi (Xanın kəndi), sed tiam estis mallongigita al Ĥankendi.  Post kiam la Rusa Imperio akiris la teritorion de la Karabaĥa ĥanato per la Rusa-Persa Milito de 1804-1813, la nomo Ĥankendi estis mapita sur rusaj mapoj.

En 1923 Ĥankendi estis renomita Stepanakert (signifanta la urbon Stepan en la armena) fare de la soveta registaro por honori Stepan Ŝahumjanon, kiu estis la gvidanto de la 26 Bakuaj komisaroj, kaj, ĉar la pogromo de Ŝuŝo rezultigis gravan detruon por la urbo, la antaŭa regiona ĉefurbo, Stepanakerto fariĝis la ĉefurbo de la Aŭtonoma Oblasto Montara Karabaĥo. Kun la tempo, Stepanakerto kreskis kaj fariĝis la plej grava urbo de la regiono (statuso, kiun ĝi ricevis en 1940). Ĝia loĝantaro leviĝis de 10 459 en 1939 ĝis 33 000 en 1978.

En 1926, municipaj aŭtoritatoj adoptis novan urbokernan aranĝon projektitan de Aleksandro Tamanjan; du pliaj projektoj por ekspansio estis aprobitaj en la 1930-aj kaj 1960-aj jaroj, kiuj ambaŭ konservis la komencan planon de Tamanjan.  Pluraj lernejoj kaj du kuracistejoj estis establitaj, kaj armena teatro estis fondita en 1932 kaj nomita laŭ Maksim Gorkij.  Stepanakerto funkciis kiel la ĉefa ekonomia centro de Montara Karabaĥo, kaj meze de la 1980-aj jaroj estis dek naŭ produktaj instalaĵoj en la urbo.

Milito en Montara Karabaĥo kaj sendependeco[redakti | redakti fonton]

Urbocentro de Stepanakerto

La politikaj kaj ekonomiaj reformoj, kiujn Ĝenerala Sekretario de la USSR Miĥail Gorbaĉov iniciatis en 1985, vidis konsiderindan malcentralizadon de sovetia aŭtoritato. Armenoj, kaj en Armenio mem kaj Montara Karabaĥo, rigardis la reformprogramon de Gorbaĉov kiel ŝancon unuigi la du regionojn kune. La 20an de februaro 1988, dekmiloj da armenoj kolektiĝis por manifestacii en la Placo Lenin de Stepanakerto (nun Placo de Renesanco) por postuli, ke la regiono aliĝu al Armenio. En la sama tago, la Supera Soveto de Montara Karabaĥo voĉdonis aliĝi al la Armena SSR, movado firme oponita de la sovetaj azeraj aŭtoritatoj. Rilatoj inter la armenoj kaj azeroj de Stepankerto, kiuj subtenis la pozicion de la azera registaro, malboniĝis en la sekvaj jaroj kaj kiel rezulto. Pogromoj kontraŭ la azera loĝantaro en septembro 1988, kun fizikaj atakoj kaj bruligado de posedaĵoj, devigis preskaŭ ĉiujn azerbajĝananojn fuĝi de la urbo. La soveta armeo lokita en la urbo efektivigis elirmalpermeson post 3 tagoj.  En 1990 la soveta armeo sendis plurajn taĉmentojn de Fakistaj rotoj kaj diversaj aliaj kromaj unuoj al Stepanakerto por malhelpi ĝian transprenon de azeraj trupoj.

Post kiam Azerbajĝano deklaris sian sendependecon disde Sovetunio en 1991, Stepanakerto estis renomita de la azera registaro reen al Ĥankendi kiel parto de kampanjo kontraŭ komunismo kaj azerbajĝaniĝo. Batalo ekis pro la regado super Montara Karabaĥo kiu poste rezultigis armenan venkon kaj sekva regado de la regiono kaj liga koridoro al Armenio en la okcidento. Antaŭ la konflikto, Stepanakerto estis la plej granda urbo de la Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo, kun loĝantaro de 70.000 el totalo de 189.000 (tiamaj armenoj konsistis el 75% de la tuta loĝantaro de la regiono).  Komence de 1992, tiu nombro falis al 50,000.

Dum la milito, la urbo suferis grandegajn damaĝojn pro azera bombardado, precipe en frua 1992 kiam la azeroj uzis la urbon Ŝuŝo kiel artilerio kaj de ĝi la misiloj estis lanĉitaj al Stepanakerto. Tiel detrua estis la damaĝo kaŭzita de la senĉesa bombado, ke ĵurnalisto de The Time rimarkis en artikolo de aprilo 1992, ke "apenaŭ unu konstruaĵo evitis damaĝon en Stepanakerto."  Daŭris ĝis la 9a de majo 1992, kun la kapto de Ŝuŝo, kiam la bombardo ĉesis. La urbo tamen daŭre suferis aerbombadon dum la resto de la milito.

Okazis neoficiala batalhalto ekde 1994.

Geografio kaj klimato[redakti | redakti fonton]

Stepanakerto situas sur Karabaĥa altebenaĵo en la centro de la fakta Arcaĥa Respubliko (establita en granda parto de la historia Montara Karabaĥo), je meza alteco de 813 m super marnivelo . La urbo havas humidan subtropikan klimaton, laŭ la klimata klasifiko de Köppen, kaj duonaridan klimaton, laŭ la klimata klasifiko de Trewartha. En la monato januaro, la averaĝa temperaturo falas ĝis 0,5 °C. En aŭgusto, ĝi estas averaĝe ĉirkaŭ 22,6 °C.

Politiko kaj registaro[redakti | redakti fonton]

La Prezidenta Palaco

Dum la periodo de Sovetunio , Stepanakerto funkciis kiel la ĉefurbo de la Aŭtonoma Provinco Montara Karbaĥo ene de la Azera Soveta Socialisma Respubliko, inter 1923 kaj 1991. Kun la memdeklarita sendependeco de Arcaĥa Respubliko en 1991, Stepanakerto daŭrigis sian statuson kiel la politika kaj kultura centro de la nove establita respubliko, estante hejmo de ĉiuj naciaj institucioj: la Registara Domo, la Nacia Asembleo, la Prezidenta Palaco, la Konstitucia Tribunalo, ĉiuj ministerioj, juĝaj organoj kaj aliaj registaraj organizaĵoj.

Arcaĥo estas prezidentisma demokratio ekde la konstitucia referendumo en 2017. La posteno de ĉefministro estis aboliciita kaj la plenuma potenco nun kuŝa ĉe la prezidento, kiu estas kaj la ŝtatestro kaj registarestro. La prezidanto estas rekte elektita por maksimume du sinsekvaj kvinjaraj mandatoj. La nuna prezidanto estas Arajik Harutjunjan. La antaŭa prezidento Bako Sahakjan prezidis la landon dum du sinsekvaj oficperiodoj.

La Nacia Asembleo estas unuĉambra parlamento. Ĝi havas 33 membrojn elektitajn por kvinjaraj periodoj.

Demografio kaj religio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Sankta Jakobo
Jaro Armenoj Azeroj Aliaj Totalo
1926[1] 2,724 85.4% 343 10.8% 122 3.8% 3,189
1939[1] 9,079 86.8% 672 6.4% 708 6.8% 10,459
1959[1] 17,640 89.5% 1,143 5.8% 920 4.7% 19,703
1970[1] 26,684 88.1% 2,762 9.1% 847 2.8% 30,293
1979[1] 33,898 87.0% 4,303 11.0% 747 2.0% 38,948
1989[1] 48,200 85.0% 7,900 14.0% 600 1.0% 56,705
2005[2] 49,848 99.7% 2 0.0% 136 0.3% 49,986
2010[3] 52,900 52,900
2015[4] 55,309 55,309

La preĝejo Sankta Georgo de la 19-a jarcento estis detruita en la 1930-aj jaroj por konstrui la Stepanakertan Draman Teatron. Dum la cetero de la soveta epoko, ne estis tradiciaj preĝejoj en Stepanakerto, kvankam la plej granda parto de la loĝantaro de la urbo estis membroj de la Armena Apostola Eklezio.

Ĝis 2019, la preĝejo Surp Hakob (aŭ Sankta Jakobo ) malfermita en 2007 estis la sola preĝejo en la urbo. Ĝin financis bonfaranto Nerses Jepremjan el Los-Anĝeleso. La preĝejo estis konsekrita la 9an de majo 2007, honore al la 15a datreveno de la liberiĝo de Ŝuŝo.

La konstruado de la Katedralo Sankta Dipatrino de Stepanakerto estis lanĉita la 19an de julio 2006. La kosto de la projekto estis ĉirkaŭ 2 milionoj da usonaj dolaroj kaj la arkitekto de la katedralo estas Gagik Jeranosjan. Tamen la konstrua procezo estis malrapida pro manko de financaj rimedoj. La inaŭguro de la katedralo devus okazi en septembro 2016. Konstruado finiĝis kaj la katedralo estis malfermita en 2019.

Estas malgranda komunumo de armenaj evangelianoj kun ĉirkaŭ 500 membroj. La evangelia komunumo subtenas multajn lernejojn, hospitalojn kaj aliajn instituciojn helpe de la armena diasporo.

Transportado[redakti | redakti fonton]

Mikrobuso en Stepanakerto
Stepanakerta flughaveno

Buso[redakti | redakti fonton]

Stepanakerto estas servita per kelkaj regulaj mikrobusaj linioj. Malnovaj sovetepokaj busoj estis anstataŭigitaj per novaj modernaj busoj. Regulaj vojaĝoj al aliaj provincoj de la Arcaĥa Respubliko ankaŭ funkcias en la urbo. Ĝi ankaŭ atingeblas el Armenio kutime el la urbo Goris.

Aero[redakti | redakti fonton]

Stepanakerto estas servita de la proksima Flughaveno Stepanakerto, norde de la urbo proksime al la vilaĝo Ivanjan. En 2009 komenciĝis rekonstruaj kaj riparaj laboroj de instalaĵoj.  Kvankam origine planite lanĉi la unuajn komercajn flugojn la 9an de majo 2011, Karabaĥaj oficialuloj prokrastis novan remalferman daton dum la tuta 2011.  En majo 2012, la direktoro de Civila Aviada Administracio de Montara Karabaĥo, Tigran Gabrieljan, sciigis ke la flughaveno ekfunkcios somere en 2012.  Tamen la flughaveno ankoraŭ restas fermita pro politikaj kialoj. La Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo kaj la Minska Grupo, kiu peras la konflikton de Montara Karabaĥo, reasertis, ke la funkciado de ĉi tiu flughaveno ne povas esti uzata por subteni ajnan aserton pri ŝanĝo en la statuso de Montara Karabaĥo, kaj instigis la flankojn agi laŭ internacia juro kaj kongrue kun nunaj praktikoj por flugoj super sia teritorio.

Fervojo[redakti | redakti fonton]

Stepanakerto antaŭe estis ligita tra fervoja linio kun la stacio Jevlaĥ ĉe la Bakua-Tbilisa fervojo. Tamen vojaĝoj ĉesis ekde la komenco de la konflikto en Montara Karabaĥo .

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Hotelo en Stepanakerto.

Stepanakerto estas la centro de la ekonomio de Arcaĥo. Antaŭ la milito en Montara Karbaĥo, la ekonomio de Stepanakerto ĉefe baziĝis sur nutraĵaj prilaboraj industrioj, silka teksado kaj vinfarado. La ekonomio estis grave damaĝita dum la milito. Tamen en la lastaj jaroj la ekonomio disvolviĝis ĉefe pro investoj de la armena diasporo.

La plej evoluintaj sektoroj de Stepanakerto kaj la resto de la Arcaĥa Respubliko estas turismo kaj servoj. Pluraj hoteloj estis malfermitaj de diasporaj armenoj el Rusuio, Usono kaj Aŭstralio.  Artsaĥbanko estas la plej granda provizanto de bankaj servoj en Arcaĥo, dum Karabaĥ Telecom estas la ĉefa provizanto de moveblaj telekomunikadoj kaj aliaj komunikaj servoj.

Stepanakerto ankaŭ estas hejmo de multaj grandaj industriaj firmaoj, inkluzive de Stepanakert Brandy Factory, Artsakh Berry-manĝvaroj kaj Artsakh Footwear Factory.

Konstruo ankaŭ estas unu el la ĉefaj sektoroj en la urbo. Artsakh Hek estas la ĉefa konstrufirmao, dum malpezaj metaloj estas la ĉefo en minado kaj produktado de konstrumaterialoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La Vahram Papazjan Dramteatro de Stepanakerto estis fondita en 1932. En 1967, la monumenta komplekso de Stepanakerto konata kiel Ni Estas Niaj Montoj estis konstruita norde de Stepanakerto,  Ĝi estas vaste rigardata kiel simbolo de la armena heredaĵo de la historia Arcaĥo. Post la sendependiĝo de Armenio, multaj kulturaj kaj junularaj centroj remalfermiĝis. La kultura palaco de la urbo nomiĝas Charles Aznavour.

Stepanakerto estas hejmo de la Biblioteko Mesrop Maŝtoc malfermita en 1924, Arcaĥa Historia Muzeo malfermita en 1939, Infana Biblioteko Hovhannes Tumanjan malfermita en 1947, Stepanakerta Nacia Galerio malfermiĝis en 1982, kaj la Memora Muzeo de la Martirigitaj Liberigantoj malfermiĝis en 2002. Nova kultura komplekso de la armena heredaĵo de Arcaĥo estas konstruata.

La Ŝtata Muzeo Artsakh kun sidejo en Stepanakerto havas gravan kolekton de antikvaj artefaktoj kaj kristanaj manuskriptoj.

Edukado[redakti | redakti fonton]

La Unio de Arcaĥaj Artaj Liberecbatalantoj

Stepanakerto estas la centro de supera edukado en Arcaĥo. Kvin superaj edukaj institucioj funkcias en la urbo:

  • Arcaĥa Ŝtata Universitato, fondita en 1969 kiel filio de la Bakua Pedagogia Instituto. En 1973, ĝi estis renomita Stepanakerta Pedagogia Instituto kaj post la sendependeco de Montara Karabaĥo, en 1992, ĝi ricevis sian nunan statuson. La universitato ofertas kursojn disvastigitajn tra sep fakoj kaj havas 4.500 studentojn.
  • Stepanakerta kampuso de la Armena Nacia Agrara Universitato.
  • Universitato Grigor Narekaci (privata).
  • Universitato Mesrop Maŝtoc (privata).
  • Gjurĝjan-Instituto por Aplikataj Artoj (privata).

Multaj novaj lernejoj en Stepanakerto estis malfermitaj dum la lasta jardeko kun la helpo de la armena diasporo. Ekzistantaj lernejoj ankaŭ estis renovigitaj per donacoj de la diasporo.

La filio Stepanakerto de Tumo-Centro por Kreivaj Teknologioj estis malfermita en septembro 2015, kiel rezulto de daŭra kunlaboro inter la Tumo-Centro kaj la Armena Ĝenerala Bonfara Unio, kun la subteno de telefonkompanio Karabaĥ Telecom.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Stepanakerta Respublikana Stadiono

Piedpilko estas la plej populara sporto en Montara Karabaĥo kaj la urbo havas renovigitan futbalan stadionon. Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj, futbalaj teamoj de Karabaĥo komencis partopreni iujn enlandajn konkursojn en Armenio. Lernajin Arcaĥ estas la futbala klubo, kiu reprezentas la urbon Stepanakerto. La Arcaĥa nacia futbala ligo estis lanĉita en 2009.

La nacia filio de FIFA estis formita en 2012 kaj ludis sian unuan konkurencivan matĉon kontraŭ la nerekonita Abĥazia futbala teamo en Suĥumo la 17an de septembro 2012. La matĉo finiĝis 1-1. La sekvan monaton, la 21an de oktobro 2012, Arcaĥo ludis la revanĉon ĉe la Respublikana Stadiono Stepanakerto kontraŭ Abĥazio, gajnante ĝin kun rezulto de 3-0.

Ankaŭ ekzistas interesoj en la urbo pri aliaj sportoj, inkluzive korbopilko kaj flugpilko .

Atletoj de Arcaĥo ankaŭ partoprenas kun la reprezentaj teamoj kaj atletoj en la tutarmenaj ludoj, organizitaj en Armenio. Ĉar Arcaĥa Respubliko estas nerekonita ŝtato, la atletoj de Arcaĥo konkuras en internaciaj sportaj konkursoj sub la flago de Armenio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 ruse [1]
  2. De facto and De Jure Population by Administrative Territorial Distribution and Sex Census in NKR, 2005. The National Statistical Service of Nagorno-karabakh Republic
  3. [2] Statistics in NKR, 2010. The National Statistical Service of Nagorno-Karabakh Republic
  4. Table 1.6 NKR urban and rural settlements grouping according to de jure population number. Population Census 2015. Arkivita el la originalo je 7an de marto 2020.