Stephen Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Familio Zamenhof

Parencaro de L. L. Zamenhof,
la iniciatinto de Esperanto

Idoj de Fabian Zamenhof (1800/1801-1861):
(ĉiu ŝtupo de la listo egalas al unu generacio)


Detaloj kaj fontoj ĉe Familio Zamenhof.

D-ro Stephen ZAMENHOF (naskiĝis la 12-an de junio 1911 en Varsovio, forpasis la 4-an de februaro 1998 en Losanĝeleso) estis nevo de L.L. Zamenhof, kiun li ankoraŭ persone konis. Li estis filo de Henryk Zamenhof, frato de la iniciatinto de Esperanto. Juna inĝeniero, en 1939 li venis al Usono por viziti la mondan ekspozicion, kaj la eksplodo de la mondmilito trudis al li resti surloke. Li rekomencis siajn studojn, ĉi-foje pri biologio, kaj el lia specialiĝo pri biokemio rezultis invito okupi profesoran postenon ĉe la prestiĝa universitato UCLA en Los-Anĝeleso. Per siaj esploroj tie - specife pri la evoluo de la cerbo antaŭ la naskiĝo - kaj per siaj multnombraj sciencaj publikigaĵoj li atingis mondskalan konatecon.

Stephen Zamenhof bone regis Esperanton kaj tutkore simpatiis al ĝia interna ideo. Li estis membro de la Honora Komitato de la 57-a Universala Kongreso de 1972 en Portlando, kaj verkis tiam fakan recenzon por la revuo Esperanto.

Post la dua mondmilito Stephen helpis al siaj travivintaj familianoj kaj aliaj esperantistoj sendante pakaĵojn al Varsovio[1].

La edzino de Stephan estis Patrice Zamenhof.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]