Rama hipolao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stephipolao)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rama hipolao
Rama hipolao
Rama hipolao

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Akrocefaledoj Acrocephalidae
Genro: Iduna
Specio: I. rama'
Iduna rama
(Sykes, 1832)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rama hipolaoStephipolao (Iduna ramaHippolais rama) estas birdo de la grupo de la hipolaoj. Ĝi estis iam konsiderata subspecio de la Malgranda hipolao, sed ĝi estas nuntempe konsiderata plenrajta specio. Ties reprodukta teritorio estas el nordorienta Arabio al Afganio. Kiel ĉe la Malgranda hipolao, multaj populacioj de tiu specio migras vintre al Barato tiom suden kiom ĝis Srilanko.

en Naturrezervejo Kriŝna, Andhra Pradeŝo, Barato.

Estas diferencoj en nestumado kaj ovomorfologio inter la specioj rama kaj caligata. Oni sugestis, ke la grupo de rama estu separata el Hippolais kaj oni proponis la malnovan genronomo de Iduna[1] kaj oni trovis molekulajn datenojn subtenantajn la kladon Iduna en 2009.[2]

Ĝi estas malgranda paserina birdo kiu troviĝas en malferma kamparo kun arbustoj kaj alia alta vegetaĵaro. La ino demetas 3-4 ovojn en nesto en arbusto aŭ vegetaĵaro. Kiel plej parto de akrocefaledoj, ankaŭ tiu specio estas insektovora.

Ĝi estas malgranda birdo, ĉefe kompare al aliaj de sia mema genro. Ili estas palbrunaj supre kaj blankecaj sube kun sablokoloraj flankoj. La eksteraj vostoplumoj havas palajn bordojn. Ili havas mallongan palajn superokulajn strion kaj la beko estas forta kaj pinteca. La beko de la Rama hipolao estas pli granda kaj griza ol tiu de la Malgranda hipolao, kaj ĉefe similas al la Pala hipolao. Ĝi havas ruĝecajn krurojn kaj nigrecajn piedojn simile al la Melodia hipolao.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2005) “Will the real Sykes's Warbler please stand up? Breeding data support specific status for Hippolais rama and H. caligata, with comments on the Arabian population of 'booted warbler'”, Sandgrouse 27 (1), p. 30–36. 
  2. Silke Fregin, Martin Haase,Urban Olsson,Per Alström (2009). “Multi-locus phylogeny of the family Acrocephalidae (Aves: Passeriformes) – The traditional taxonomy overthrown”, Molecular Phylogenetics and Evolution 52 (3), p. 866–878. doi:10.1016/j.ympev.2009.04.006.