Bronzkormorano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stevarta tufkormorano)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bronzkormorano
Bronzkormorano
Bronzkormorano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. chalconotus
Phalacrocorax chalconotus
(Gray, 1845)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bronzkormorano (Phalacrocorax chalconotus), konata ankaŭ kiel Stevarta tufkormorano, estas specio de kormorano endemia de plej sudaj partoj de la Suda Insulo de Novzelando, el la Duoninsulo Otago sude de la Markolo Foveaux, kaj ĝis la Stevarta Insulo/Rakiura, el kiu ĝi prenas sian alternativan nomon. Ili estas rilataj al la aliaj bluokulaj tufkormoranoj. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke ekzistas nur 5.000 al 8.000 individuoj kaj nur 1.500 al 2.000 reproduktaj paroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kuna nestado

La specio estas dimorfa laŭ aspekto. Ĉirkaŭ duono de individuoj estas ĉefe malhele bronzkoloraj (nigrecverdecaj), sed kun blankaj makuloj, simile al la parenca Reĝa tufkormorano; la resto estas tute bronzkoloraj. Ambaŭ morfoj reproduktiĝas kune indiferente. Aludo al la bronza koloro aperas ankaŭ en la latina scienca nomo per grekdevena radiko ĥalkos.

Tiuj grandaj, fortikaj birdoj estas 68 cm longaj (65 al 71) kaj pezas 1.8-3.8 kg. Estas iom da seksa duformismo, ĉar maskloj estas iomete pli grandaj kaj nigraj ol inoj. Temas pri kormoranoj kun malhelaj bronzkoloraj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj. Ankaŭ la vizaĝo (orelareo) estas malhela kaj ne blanka, male al parencaj kormoranoj kiaj la Flavvizaĝa kormorano aŭ la Nigravizaĝa kormorano; tiele ĝi estas multe pli simila al la plej proksima parenco Reĝa tufkormorano, kiu havas ruĝan ĉirkaŭokulan nudan vizaĝan areon, dum ĉe la Bronzkormorano, tiu senpluma vizaĝero estas blua kun ruĝas subvanga areeto. Ambaŭ specioj havas ruĝajn piedojn, blankan ŝultrolinion kaj tufkreston.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Bronzkormoranoj reproduktiĝas kolonie, ĉe tasformaj nestoj konstruitaj el organika materialo kaj guano. La kolonioj estas sufiĉe grandaj por esti rimarkinde videblaj, kaj estas uzataj jaron post jaro; estas unu rimarkinda en la norda bordo de Kabo Taiaroa ĉe la komenco de la Haveno Otago. La nesto estas konstruita el bastonetoj, algoj kaj herboj kunigitaj per fekaĵoj. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn. Junuloj iomete disiĝas.

Ili manĝas ĉe marbordaj akvoj, rare se estas vidataj interne aŭ for en la maro. La manĝo estas ĉefe fiŝoj (70 %) nome Perkoformaj kaj Pleŭronektedoj, sed ankaŭ kraboj kaj aliaj senvertebruloj. Ili plonĝas ĝis 30 m de profundo ĝis 15 km el la marbordo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Nelson, J. Bryan, Pelicans, cormorants and their relatives : Pelecanidae, Sulidae, Phalacrocoracidae, Anhingidae, Fregatidae, Phaethontidae, vol. 17, New York, Oxford University Press, coll. « Bird families of the world », 2006, 661 p. (ISBN 978-0-19-857727-0) (OCLC 52696422)
  • Josep del Hoyo, Andrew Elliot, Jordi Sargatal: Handbook of the birds of the world- Volume 1, Ostrich to Ducks. - Lynx Edicions, Barcelona 1992, ISBN 84-87334-10-5
  • P. J. Higgins (Hrsg.): Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds, Band 1, Ratites to Ducks, Oxford University Press, Oxford 1990, ISBN 0-19-553068-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]