Saltu al enhavo

Steven Chu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Steven Chu
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1948 (1948-02-28) (76-jaraĝa)
en Sankta Luiso
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Roĉestro
Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley
Garden City High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Ju-Chin Chu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Gilbert Chu (en) Traduki kaj Morgan Chu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Shu-tian Li (en) Traduki (patrina avo)
Li Shu-hua (en) Traduki (praonklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fizikisto
akademiulo
universitata instruisto
politikisto
klimata aktivulo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Atoma fiziko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Stanford vd
Doktoreca konsilisto Eugene Commins vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Steven CHU (ĉine 朱棣文, pinjine: Zhū Dìwén; naskiĝis la 28-an de februaro 1948 en Sankta Luiso, Misurio) estas usona fizikisto. Li estas eksperimenta fizikisto pri atoma fiziko, lasera spektroskopio, biofiziko kaj polimera fiziko [1].

Li ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1997 (kune kun Claude Cohen-Tannoudji kaj William Philips) - por esplorado en la kampo de malvarmigo kaj kaptado de atomoj uzanta laserteknologiojn.

Lia ĉefa kompetenteco estas influi atomojn per laseroj. Li estis direktoro de la Usona Nacia Laboratorio Lawrence Berkeley ĝis sia nomumo kiel Sekretario de Energio kaj tenas profesorecojn en Berkeley kaj Stanford.

Chu funkciis kiel sekretario pri energio en la kabineto de usona prezidento Barack Obama de 2009 ĝis 2013. Chu estas forta propagandanto de pli da esplorado pri renoviĝanta energio kaj nuklea energio, argumentante ke foriri de fosiliaj brulaĵoj estas esenca por kontraŭbatali klimatan ŝanĝon [2][3][4].

Chu estas de ĉina deveno, kaj havas sian ĉinan hejmurbon en Taicang en Ĝjangsuo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (December 30, 2008) “10 Things You Didn't Know About Steven Chu; Steven Chu is President-elect Obama's pick for energy secretary”, U.S. News & World Report. Alirita December 17, 2012.. 
  2. H. Josef Hebert. "Energy secretary pick argues for new fuel sources", 2008-12-08.
  3. Sarah Jane Tribble, 'Nuclear: Dark horse energy alternative,' (el Retarkivo {{{1}}}) Oakland Tribune, 2007-06-18.
  4. Directors of DOE National Laboratories (August 2008) A Sustainable Energy Future: The Essential Role of Nuclear Energy. Department of Energy. Arkivita el la originalo je 2008-12-30.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]