Steven Universe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Steven Universe
animacia televida serio
Originala titolo Steven Universe
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro sciencfikcio, komedia dramo, aventura fikcio, rakonto pri plenkreskiĝo, sciencfantasto
Muziko de Rebecca Sugar • Jeff Liu • Aivi & Surasshu
Amplekso
Sezonoj 5
Epizodoj 108
Daŭro sen reklamoj 11
Elsendo
Elsendita 4 nov. 2013 – 21 jan. 2019
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Steven Universe estas usona animacia serio, kreita de Rebecca Sugar por Cartoon Network. Ĝi estas plenkreskiĝa rakonto pri juna knabo nome Steven Universe, kiu loĝas en la fikcia urbo Beach City ("Plaĝurbo") kun la Crystal Gems ("Kristalaj Gemoj") – Perlo, Grenato, kaj Ametisto, tri magiaj homformaj eksterterulinoj. Steven, kiu estas duon-Gema, duon-homa, aventuras kun siaj amikinoj kaj helpas la Gemojn kun ilia sindevigo protekti la teron kontraŭ sia propra specio. Sugar evoluigis la serion dum ŝi laboris kiel verkisto kaj artisto por Adventure Time, kaj ĝi debutis la 4-an de novembro 2014 kiel la unua animacia serio en Cartoon Network, kiun sole kreis virino.

La serio elstarigas diversajn GLAT-ajn rolulojn; ekzemple, la Gemoj estas lesbaninoj kaj ambaŭseksemulinoj, dum la ĉefrolulo Steven povas kunfandiĝi kun sia homa koramikino Connie en unu grandan ulon, Stevonnie. Aliaj temoj esploritaj en la serio inkludas diskriminacion, intiman partner-misuzadon, seksismon, kaj psikajn malsanojn, ekzemple psikan traŭmaton. The Guardian nomis la serion "unu el la plej senhonte kviraj serioj en televido"; en nemalmultaj landoj (inklude la Unuiĝinta Reĝlando), partoj de la serio cenzuriĝis, kio kaŭzis polemikon. Sugar diris, ke ŝia inkludado de GLAT-aj roluloj en la serio ne havis politikan celon, sed nur celis doni bezonitajn rol-modelojn al GLAT-aj infanoj kaj diri al ili, ke feliĉa vivo eblas ankaŭ por ili. Ŝi diris ankaŭ, ke partoj de la serio baziĝis sur ŝiaj propraj spertoj kiel ambaŭseksema virino.

Steven Universe ricevis kritikan aklamadon pro siaj arta dizajno, muziko, voĉaktorado, karakterizado kaj ĝia scienc-fantazia mondkonstruado, kaj havas vastan kaj aktivan ŝatantaron. Ĝi nomumiĝis por du premioj Emmy kaj kvin premiojn Annie. Eldoniĝis libroj, komiksoj, kaj vide-ludo bazitaj sur la serio.

Steven Universe estis renovigita por siaj kvara kaj kvina subserioj dum marto 2016, kaj la nuna, kvara subserio debutis la 11-an de aŭgusto 2016.