Stevie Ray Vaughan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Stevie Ray Vaughan estis ĉefa figuro en teksasa elektra bluso en la fino de la 20a jarcento.

Stephen "Stevie" Ray Vaughan (3a de Oktobro, 1954 – 27a de Aŭgusto, 1990) estis usona muzikisto, kantisto, kantoverkisto, kaj registroproduktoro. Spite mallongan ĉefan karieron daŭra nur sep jarojn, li estis amplekse konsiderata unu el la plej influaj elektragitaristoj en la historio de muziko, kaj unu el la plej gravaj figuroj en la revivigo de bluso en la 1980-aj jaroj. AllMusic priskribis lin kiel "rokeca potenco de gitaristo kiu havigis al bluso eksplodon de momento en la '80-aj, kun influo ankoraŭ sentata longe post sia tragika morto."[1]

Naskiĝinta kaj kreskiĝinta en Dallas, Teksaso, Vaughan ekludis gitaron je aĝo de sep, inspirita de sia pli aĝa frato Jimmie. En 1971 li abandonis lernejon, kaj translokiĝis al Aŭstino (Teksaso) la venontaj jaron. Li ludis kun nombraj bandoj, kiaj ĉe tiu de Marc Benno, nome Nightcrawlers, kaj poste kun Denny Freeman ĉe Cobras, kun kiu li plulaboris tra la fino de 1977. Li poste formis sian propran grupon, nome Triple Threat Revue, antaŭ renomigi la bandon Double Trouble post la dungo de tamburisto Chris Layton kaj basiston Tommy Shannon. Li akiris famon post sia ludado en la Montreux Jazz Festival en 1982, kaj en 1983 pro sia eka studia albumo, nome Texas Flood (Teksasa inundo), kiu atingis la numbron 38an. La dekkanta albumo estis komerce sukcesa publikaĵo kiu vendiĝis je ĉirkaŭ duono da miliono da kopioj. Post akiro de sobreco fine de 1986, li organizis koncertajn turneojn kun Jeff Beck en 1989 kaj kun Joe Cocker en 1990 antaŭ sia morto pro helikoptera akcidento en la 27a de Aŭgusto, 1990, je aĝo de 35.

Vaughan estis inspirita muzike de usona kaj brita blusrokoj. Li uzis amplifilojn laŭtege kaj kontribuis al la populareco de la vintage muzika ekiparo. Li ofte kombinis kelkajn diversajn amplifilojn kune kaj uzis minimumajn efektaparatajn piedpremilojn.

Vaughan ricevis kelkajn muzikajn premiojn dum sia vivotempo kaj postmorte. En 1983, legantoj de la gazeto Guitar Player voĉdonis por li kiel Plej Bonkvalita Nova Talentulo kaj Plej Bonkvalita Blusa Elektragitaristo. En 1984, la fondaĵo Blues Foundation nomigis lin Entertainer of the Year and Blues Instrumentalist of the Year (jara distristo kaj blusinstrumentisto), kaj en 1987, la gazeto Performance Magazine honoris lin per la premio Rhythm and Blues Act of the Year. Li ricevis ses premiojn Grammy Award kaj dek Austin Music Awards, kaj li estis enmetita en la Blues Hall of Fame (blusa famejo) en 2000, kaj en la Musicians Hall of Fame (muzikista famejo) en 2014. La gazeto Rolling Stone rangigis Vaughan kiel la 20a plej granda gitaristo ĉiutempa.[2] En 2015, li estis enmetita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo.[3]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Texas Flood (1983)
  • Couldn't Stand the Weather (1984)
  • Soul to Soul (1985)
  • In Step (1989)
  • Family Style (kun Jimmie Vaughan) (1990)
  • The Sky Is Crying (1991)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biography of Stevie Ray Vaughan. Allmusic. Alirita March 23, 2014.
  2. Stevie Ray Vaughan – 100 Greatest Guitarists (November 23, 2011). Alirita 19a de Aŭgusto, 2014.
  3. 2015 Rock Hall Of Fame Class Includes Lou Reed, Joan Jett, Green Day. NPR.org (16a de Decembro 2014).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]