Stibnito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Stibnito

Stibnito, foje nomata antimonito,[1] estas sulfida mineralo kun la formulo Sb2S3. Tiu milda griza materialo kristaliĝas en la spacgrupo de la romba kristalsistemo. Ĝi estas la plej grava fonto por akiri la metaloidon antimonon.[2] La nomo devenas el la greka στίβι stibi tra la latina stibium kiel la malnova nomo por la mineralo kaj por la elemento antimono.[3][4]

Stibnito estas trovita en hidrotermaj kuŝejoj kaj estas asocia kun realgaro, orpigmento, cinabro, galeno, pirito, markasito, arsenopirito, cervantito, stibikonito, kalcito, ankerito, barito kaj kalcedono.[3]

Malgrandaj kuŝejoj de stibnito estas oftaj, sed grandaj kuŝejoj de stibnito estas raraj. Ĝi estas trovebla en Kanado, Meksiko, Peruo, Japanio, Ĉinio, Germanio, Rumanio, Italio, Francio, Anglio, Alĝerio, kaj Kalimantan, Borneo. En Usono ĝi troviĝas en Arkansaso, Idaho, Nevado, Kalifornio, kaj Alasko.

Ĝis Majo 2007, la plej granda specimeno en publika ekspozicio (1000 futoj) estas en la Usona Muzeo de Natura Historio.[5][6] La plej granda dokumentitaj unuopaj kristaloj de stibnito estis ~60×5×5 cm kaj originiĝis el diversaj lokoj de Japanio, Francio kaj Germanio.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sed la vorto antimonito estas uzita ĉefe por salo.
  2. Sabina C. Grund, K. Hanusch, H. J. Breunig, H. U. Wolf, "Antimony and Antimony Compounds" in Ullmann’s Encyclopedia of Industrial Chemistry 2006, Wiley-VCH, Weinheim. COI:10.1002/14356007.a03_055.pub2
  3. 3,0 3,1 Stibnite. Handbook of Mineralogy
  4. Stibnite. Mindat.org
  5. American Museum of Natural History, Spectacular Stibnite. Usona Muzeo de Natura Historio. Alirita 2007-05-27.
  6. Chinese stibnite crystal on display in US. Alirita 2009-06-06.
  7. P. C. Rickwood (1981). “The largest crystals”, American Mineralogist 66, p. 885–907. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]