Stijn Schaars

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stijn Schaars
Persona informo
Naskonomo Stephanus Johannes Schaars
Naskiĝo 11-an de januaro 1984 (1984-01-11) (40-jaraĝa)
en Gendt
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Stefanus Johannes SCHAARS, kutime nomata Stijn Schaars (prononco [ˈstɛin ˈŝaːrs], naskiĝis la  11-an de januaro 1984(nun 1984-01-11), do nun 40-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li kiel membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la nederlanda teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "18". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 (ĉemiza numero "13") li partoprenis, sed en tiu turniro kontraste la nederlanda teamo estis tute nesukcesa.

la futbalisto en 2009