Stikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
"Veturo trans la Stikso" de Gustave Doré, 1861

Laŭ helena mitologio Stikso (hel. Στύξ "malamo") estas unu de la subteraj riveroj kaj rivera diino, filino de la titanoj Oceano kaj Tetiso. Tamen, Higeno asertis ke ŝi estis grava diino, kaj ke ŝiaj gepatroj estis Erebo (mallumo) kaj Nikso (nokto). Stikso personigis la riveron kiu formas la limon inter Tero kaj la subtera regno, Hadeso, ĉirkaŭante ĝin naŭfoje. Aliaj subteraj riveroj estas Aĥerono, Leto , Kokito, Flegetono kaj Eridano, ili enfluis en centran marĉon, nur trapasebla kun la helpo de la pramisto Karono.

Laŭ diversaj versioj, la akvo de Stikso igis tiujn, kiuj baniĝis en ĝi, nevundeblajn. Pro tio la patrino de Aĥilo subakvigis lin tie kiam li estis infano, kaj de tiam nenio kapablis vundi lin escepte en la kalkano, per kiu ŝi eltenis la bebon dum la mergado. De tio devenas la esprimon kalkano de Aĥilo, kiu signifas vundebla punkto.

Stikso en mitologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Heziodo ŝi prezidis sian riveron, kiu enfluis inferen, sidante sur ĝia fonto, en Arkadio. Ŝi estis la plej maljuna kaj plej respektata el la oceanidinoj, kaj naskis kvar infanojn per Palaso: Nikeo (venko), Krato (povo), Bia (perforto) kaj Zelo (rivaleco). Al tiu listo, Higeno aldonis Skilon, la mara monstro. Aliaj verkistoj, kiel Apolodoro, eĉ nomis Persefonon filino de Zeŭso kaj Stikso, anstataŭ Demetra, por pli rilatigi ŝin kun la subtera mondo. Paŭzanio asertis ke ŝi ankaŭ naskis Ekidnon, kun Piraso.

Dum la Titanomakio (milito inter la olimpaj dioj kaj la titanoj) Stikso obeis sian patron kaj estis la unua kiu proponis sian helpon al Zeŭso. Rekompence, li multege honoris ŝin, akceptis esti akompanata de ŝia idaro kaj establis la sakrecon de ŝia nomo. De tiam, grekaj dioj, kiuj ĵuris je Stikso, nepre devis plenumi sian ĵuron, alie ili perdus sian voĉon dum naŭ jaroj, kaj estus elpelitaj el la diaj kunvenoj kaj bankedoj. Se tiuj, kiuj perfidis iliajn ĵurojn je Stikso estis mortemaj, la puno povus esti eĉ pli kruela. Ekzemple, pro tion fari, la aloadoj restis por ĉiam ligitaj inter ili per ilia dorsoj, kaj vivis ekde tiam en obskura kaj venta angulo de Hadeso, sub la rigardo de Stikso, kiu senhalte memorigas ilin pri la neplenumita promeso.

Eĉ Zeŭso estis devigita obei tiajn ĵurojn: kiam li promesis al Semela ĉion kion ŝi petus, kaj tio estis montriĝi je lia plena splendo, Zeŭso ne povis eviti tion fari, eĉ sciante ke tio mortigus sian amatinon. Ankaŭ Helio permesis al Faetono stiri la sunan ĉaron ĉar li tion ĵuris je Stikso, kvankam li sciis ke tio kaŭzos la morton de sia kara filo.

Stikso en kristana literaturo[redakti | redakti fonton]

Stikso restis kiel infera loĝantino en kristanaj rakontoj, elstare en La Divina Commedia de Dante kaj La Perdita Paradizo de John Milton. En tiu lasta verko, Karono kondukas la animojn de ĵusmortintoj tra la akvoj de Stikso, kvankam kaj laŭ Dante kaj laŭ la helena mitologio, la rivero tra kiu li boatas estas Aĥerono. Dante priskribas Stikson kiel la kvina cirklo de Infero, kie Flegiaso, kaj la koleruloj kaj avaruloj, suferas en ĝiaj kotaj akvoj por ĉiam.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]