Stirling (administra areo)
Stirling | |||
---|---|---|---|
skotgaele Sruighlea | |||
administra regiono | |||
![]() ![]() | |||
Lando | Skotlando | ||
Ĉefurbo | Stirling | ||
- koordinatoj | 56° N, 4° U (mapo)56.2533-4.3259Koordinatoj: 56° N, 4° U (mapo) | ||
Areo | 2 186,97 km² (218 697 ha) | ||
Loĝantaro | 94 210 [+] (2019) | ||
ISO 3166-2 | GB-STG | ||
|
|||
![]() |
|||
Stirling | |||
![]() |
|||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Stirling (jen angle, en la skota: Stirlin, en la skotgaela: Sruighlea) estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando. Administra centro estas la samnoma urbo Stirling. Laŭ takso meze de 2016 en la regiono vivis 93 800 loĝantoj.
La konsilia regiono kovras la plejmulton de la historia brita graflando (en Skotlando nomata ŝiro) Stirlingshire (krom la urbgegon Falkirk), kaj ankaŭ parton de la eksa graflando Perthshire. Ĝi bordas la regionojn Clackmannanshire (oriente), North Lanarkshire (sude), Falkirk (sudoriente), Perth kaj Kinross (norde kaj nordoriente), Argyll kaj Bute (norde kaj nordokcidente), East Dunbartonshire kaj West Dunbartonshire.
