Bettwiesen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stocken)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bettwiesen (stacidomo).
Bettwiesen
Blazono de Bettwiesen
Katolika preĝejo de Bettwiesen
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Münchwilen
Geografia situo CH1903: 720150 / 262248 (mapo)47.59.0333333333333Koordinatoj: 47° 30′ N, 9° 2′ O; CH1903: 720150 / 262248 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1046
Areo 3,8 km²
Alteco 550 m super marnivelo
Poŝtkodo 9553
Komunumkodo 4716
Mapo de Bettwiesen
vdr

Bettwiesen (prononu Betwisn) estas komunumo en la distrikto Münchwilen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1 046 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bettwiesen estas stratvilaĝo, kiu situas en la sudo de Turgovio 4 kilometrojn norde de Wil. Al Bettwiesen apartenas ankaŭ la setlejoj Aanet, Stocken kaj Winkel.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bettwiesen limas en nordo al Tobel-Tägerschen kaj Lommis, en okcidento al Wängi, en sudokcidento al Münchwilen kaj en sudo al Bronschhofen, kiu lastas situas en la najbara Kantono Sankt-Galo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bettwiesen disponas pri stacio ĉe la trajnlinio de Wil al Weinfelden, kiun servas la turgovia fervojkompanio THURBO AG per regionaj trajnoj, kiuj cirkulas en duonhora kadenco.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie Bettingen estis agrikultura vilaĝo. Sub la kastelmonto oni ankaŭ kultivas bluburgundajn vitojn. Pro la industriiĝo la signifo de la agrikulturo tamen malpliiĝis. Nuntempe la plej granda parto de la loĝantaro de Bettwiesen laboras en la proksima urbo Wil.

Kastelo Bettwiesen kun suba kastelo

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bettwiesen datiĝas el la jaro 840 Pettenwison. En la jaro 1627 la tiama abato de la Monaĥejo Fischingen konstruis en Bettwiesen la kastelon, kiu staras ankoraŭ hodiaŭ super la vilaĝo.

La nuna politika komunumo Bettwiesen estiĝis la 1-an de januaro 1995 per disiĝo kaj sendependiĝo de la lokkomunumo Lommis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]