Stockfish

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stockfish

Aŭtoro Marco Costalba
Programisto Marco Costalba
Joona Kiiski
Gary Linscott
Tord Romstad
Stéphane Nicolet
Stefan Geschwentner
Joost VandeVondele
Lasta stabila versio 12
(2-an de septembro 2020)
Operaciumo Vindozo, Linukso, macOS, iOS,Android
Programlingvo C++
Programtipo Ŝakprogramo
Permesilo Ĝenerala Publika Permesilo de GNU
Retejo stockfishchess.org
vdr

Stockfish estas libera kaj malfermfonta ŝakmotoro, havebla por diversaj platformoj, personaj komputiloj, saĝtelefonoj, tabulkomputiloj, fiksaj kaj moveblaj moveblaj platformoj. Ĝi estas evoluigita de Marco Costalba, Joona Kiiski, Gary Linscott, Tord Romstad, Stéphane Nicolet, Stefan Geschwentner kaj Joost VandeVondele kun multaj kontribuoj de la komunumo de malfermfontaj programistoj.

Stockfish estas konstante poziciita unua aŭ proksime de la pinto de la plej multaj ŝak-motoraj rangolistoj kaj estas la plej forta malfermfonta ŝakmotoro en la mondo. Ĝi venkis en la neoficialaj mondaj komputilŝakaj ĉampionumoj: 6 (2014), 9 (2016), 11 (2018), 12 (2018), 13 (2018), 14 (2019), 16 (2019), 18 (2020) kaj 19 (2020).

Ekde marto 2014 Stockfish estas la ŝakmotoro de Lichess tre populara ŝaka retejo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lichess uses Stockfish announcement (angle). Arkivita el la originalo je 2016-05-29. Alirita 2020-10-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]