Stockton (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stockton estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono San Joaquin. Ĝi estas ankaŭ universitata urbo kaj administra centro de la kantono.

Situo de Stockton en Kalifornio

Bazaj informoj


Geografio

Stockton situas en valo laŭ rivero en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza (iomete norda) parto de la subŝtato.

Historio

La plej frue indianoj profitis tiun areon. Germana oroserĉanto fondis Stockton-on en 1849, kiu tiutempe havis nomojn "Tuleburg", "Fat City", kaj "Mudville", fine Stockton honore de Robert F. Stockton. Stockton estis la unua komunumo en Kalifornio, se temas pri havi nomon ne de hispana aŭ indiana origino. La loĝantoj devenis el la tuta mondo, ja alvenis amaso de oroserĉantoj. Baldaŭe iu inventis specialan traktoron, el kio oni evoluis tankon. Oni konstruis kanalon navigeblan, eĉ la mararmeo havis tie gravan bazon de militŝipoj.

Ekonomio

Banko en Stockton
Stacidomo de Stockton
Universitata turo de Stockton
Teatro en Stockton

Historie Stockton estas agrikultura komunumo. Baldaŭe ankaŭ telekomunikadaj kaj diversaj industrioj trovis lokojn en la urbego.

Trafiko

Stockton havas lokan flughavenon. Aŭtoŝoseoj kaj trajnoj kuras al Fresno, Sacramento, Concord (Kalifornio) kaj San Francisko. La urbego havas havenon (120 km).

Klimato

Stockton situas en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 9-24 °C. La varmo kulminas en julio ofte kun 34 °C (la rekordo estas 46 °C), la malvarmo kulminas en decembro ofte kun 3 °C (la rekordo estas −9 °C). Jare pluvas po 356 mm. La pluvo kulminas en januaro, inter julio-aŭgusto ne pluvas. Malofte neĝas kaj frostas.

Vidindaĵoj

  • teatroj Pacific, Tillie Lewis kaj FAMO (porinfana)
  • operejo
  • muzeoj Haggin kaj historia
  • artgalerioj

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio
Mapo pri Kalifornio, kie estas trovebla Stockton en la meza parto de Kalifornio