Stoikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zenono el Kitiono, fondinto de Stoikismo, en la Kolekto Farnese, Napolo – Foto de Paolo Monti, 1969.

Stoikismo (Στοά) estas skolo de filozofio fondita (308 a.K.) en Ateno de Zenono el Kitiono (urbo en Cipro). Ĝi konsilas mem-regadon kaj taĉmenton de distraj emocioj, iam interpretitan kiel indiferentecon al plezuro kaj doloro. Ĉi tiu taĉmento lasas la individuon pensi klare, trankvile kaj nepartieme.

Stoikistaj praktikoj intencas formi en la individuo virton, saĝecon kaj honestecon. Studentoj instigiĝas helpi tiujn, kiuj bezonas. Stoikismo ankaŭ konsilas psikologian sendependecon de socio, kredante ke ĝi estas ofte malracia estaĵo. Per regado de pasioj kaj emocioj, oni povas superi la malpacon de la ekstera mondo kaj trovi pacon en si mem. Stoikismo instruas ke pasio distordas veron, kaj ke strebi akiri veron estas virte.

Oni asociigas kun Stoikismo Grekajn filozofojn kiel Kleanto, Panaitio kaj Krizipo kaj pli malfruaj Romajn filozofojn kiel Cicerono, Seneko la pli juna, Marko Aŭrelio, Katono la pli maljuna kaj Epikteto. Pri Cicerono, oni notu ke kvankam li tenis multajn el la moralaj doktrinoj de Stoikismoj, li ne estis Stoikisto sed eklektikisto. Oni ofte kontrastigas Stoikan filozofion al Epikurismo.

Ĉefaj periodoj de stoikismo[redakti | redakti fonton]

Marko AŭrelioEpiktetoSenekoCiceronoPosidonio el ApameoPanaitio el RodisoAntipatero el TarsoDiogeno el BabilonoKrizipoKleantoZenono el Kitiono

Aliaj filozofoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • La Stoikismo de Prof. Agostinho da Silva (el la portugala esperantigis Manuel de Freitas)